Rememoriĝis al mi rumana humoraĵo, kiun mi legis antaŭ multegaj jaroj (kiam oni estas preskaŭ centjarulo - jen kaj jen rememoriĝas tre malnovaj aferoj).
Jen:

Kiam maljunulo Johano Nebulesku atingis sian centjaran jubileon - tuta vilaĝanaro kolektis monon kaj organizis al li ekskurson al la ĉefurbo - Bukureŝto. La vojaĝo estis lia unua vojaĝo per la trajno, la unua forlaso de sia vilaĝo.
Post unusemajna foresto Johano Nebulesku revenis hejmen. Tuta vilaĝo kolektiĝis kaj pridemandadis lin.
Kio pleje impresis Vin en la ĉefurbo?
- "Oni kondukis min al grandega herbejo., Ĉirkaŭe svarmis amasego da homoj, kiuj kriegis kaj fajfis. Sur la herbejon enkuris grupetoj de knaboj en koloraj pantalonetoj kaj ĉemizoj. Kaj tri sinjoroj, ankaŭ en mallongaj, sed nigraj pantalonetoj kaj ĉemizoj. Unu el ili portis melonon. Li iris al la centro de la herbejo, metis la melonon sur la herbon.
Kaj li ekfajfis.
Kaj tuj ekpluvegis! "