Ĝenerale regas opinioj, ke pola kaj rusa lingvoj estas similaj, ke estas facile interkompreniĝi. Ĉar mi ambaŭ lingvojn pli-malpli bone regas - iam - antaŭ dekkelkaj jaroj - mi komencis noti vortojn, kiuj en ambaŭ lingvoj sonas same, sed signifas ion alian. Mi ne foliumadis vortarojn, nur foje ion mi rememoris, ion mi aŭdis, komparis kaj - jes! estas nova vorto!
Mi havas liston de kelkdekon da vortoj, surpapere. Mi provos ĉi tie almenaŭ parton de ili montri.
Mi ne scias, ĉu multon da homoj tiu ĉi afero ekinteresos - eble konantojn de ambaŭ lingvoj, eble konantojn de aliaj slavaj lingvoj. Ja tiaspecan liston certe oni povas fari alilingve ankaŭ. La kvazaŭaj similaĵoj troviĝas preskaŭ ĉie en parencaj lingvoj, sed ne nur en parencaj. Eble iu havas ion similan kiel mi?
Kie estis bezone mi metis akcentsignon sur la literon; litero y - en la pola kaj ы en la rusa - estas la t.n.."i malantaŭlanga". Mia amiko el Rusio sugestis ke la cirilan literon Лл mi esperante transskibu kiel L l, sed vere Л л sonas tute alie ol la litero L - do mi lasis mian transskribon - literon Ŭ ŭ.
Kaj fine - mi ne ordigis la tekston laŭalfabete.
Sed - mi komencu:

ЧАШКА (pron. ĉáŝka) - taso - CZASZKA (pron .ĉáŝka) - kranio;
ЧЕРЕП (ĉérep) - kranio - CZEREP (ĉérep) - peco
de frakasita ujo;
КРЕСЛО (krjésŭo) - fotelo - KRZESŁO (kĵésŭo) - seĝo;
ОЛОВО (óŭovo) - stano - OŁÓW (óŭuv) - plumbo;
ДВОРЕЦ (dvorjéc) - palaco - DWORZEC (dvóĵec) - stacidomo;
ПОЗДРАВИТЬ (pozdrávitj) - gratuli
POZDROWIĆ - (pozdróvicj) - saluti, bonvenigi;
ПЫТАТЬ (pytátj) - torturi - PYTAĆ (pytacj) - demandi;
ДИВАН (diván) - kanapo - DYWAN (dyvan) - tapiŝo;
KOBЁP (kavjór) - tapiŝo - KAWIOR (kávjor) - kavjaro;
ЛУК (ŭuk) - cepo, pafarko - ŁUK (ŭuk) pafarko, arkitektura arko;
MACЛО (másŭo) - butero, oleo - MASŁO (másŭo) - butero;
ПЛОТ (pŭot) - floso - PŁOT (pŭot) - barilo;
ЗАБОР (zabór) - barilo - ZABÓR (zábur) - anekto, anektaĵo;
ЖАБА (ĵába) - bufo - ŻABA (ĵába) - rano;
ЗАПОМНИТЬ (zapómnitj) - memorigi - ZAPOMNIEĆ (zapómnjecj -forgesi;

СУТКИ (sutki) - tagnokto, diurno - SUTKI - mamoj;
НИЩИЙ (niŝĉij) - almozulo - NISZCZY (niŝĉy) - detruas,
rompas;
МЛAДЕНЕЦ (mŭadénjec) - suĉinfano, novnaskito - MŁODZIENIEC
(mŭodziénjec) - junulo;
ЛАВКА (ŭávka) - vendejo (sed ankaŭ benko) -
ŁAWKA (ŭávka) - benko;
СКЛЕП (skljep) - kripto - SKLEP (sklep) - vendejo;
BOHb (vonj) - fetoro - WOŃ (vonj) - aromo;
БEСПЕЧHЫЙ (bespjéĉnyj) - senzorga - BEZPIECZNY (bezpjéĉny)
- sekura;
BKPATЦЕ (vkrátce) - koncize, mallonge - W KRATCE (v kratce) -
- en kadretoj;
ГЛАЗ (gŭaz) - okulo - GŁAZ (gŭaz) - granda ŝtono, ŝtonego;
OPATb (orátj) - kriegi - ORAĆ (óracj) - plugi;
CPOKИ (sróki) -terminoj - SROKI (sroki) - pigoj;
ЖАЛОБА (ĵáŭoba) - plendo - ŻAŁOBA (ĵaŭóba) - funebro;
BMECTE (vméctje) - kune - W MIEŚCIE ( v mjéscje) - en la urbo;
КРОТКИЙ (krótkij) - humila - KRÓTKI (krutki) - mallonga, kurta;
СПОТЫКАТbСЯ (spotykat'sja) - falpuŝiĝi - SPOTYKAĆ SIĘ -
(spotykacj sje) - renkontiĝadi;
КОНЧИНА (konĉina) - morto, forpaso - KOŃCZYNA (konjĉyna) -
membro, ekstremaĵo (brako, kruro);
ПУШКА (puŝka) - kanono - PUSZKA (puŝka) - lada skatolo(ekz.
kun konservita viando, kun biero);
ЗДАНИЕ (zdánije) - domo, domego - ZDANIE (zdánje) - frazo,
opinio;
ЧАС (ĉas) - horo - CZAS (ĉas) - tempo;
БЕСЕДА (bjesjéda) - interparolo, debato - BIESIADA (bjesjáda) -
benkedo, festeno;
ЛЮСТРА (ljustra) - lustro - LUSTRA (lustra) - speguloj;
ГРУЗ (gruz) - ŝarĝo - GRUZ (gruz) - rubo, ruinaĵo;
BPAKИ (vraki) - mensogoj - WRAKI (vraki) - dronintaj ŝipoj,
vrakoj, neŭzeblaj veturiloj;
УБИРАТЬ (ubirátj) - ordigi, forigi - UBIERAĆ (ubjéracj) - vesti;
ЧИХАТЬ (ĉiĥátj) - terni - CZYCHAĆ (ĉyĥacj) - insidi, kaŝobservi,
ŝtelatendi;
KOHЬ (konj) - rajdĉevalo, belega ĉevalo - KOŃ (konj) - ĉevalo
(ĝenerale).
ЧУЛКИ (ĉuŭkí) - ŝtrumpoj - CZUŁKI (czúŭki) - antenoj, palpiloj (ĉe insektoj);
---------------
Ĉimomente tio ĉi estas ĉio kion surpapere mi havas.
Mi volonte akceptus pluajn sugestojn.