La 1-a de Majo
Mi ne skribos ĉi tie pri historio de la festo. Tiuj kiuj ĝin konas ja ne bezonas rememorigon; tiuj kiun ĝi ne konas - facile povas trovi menciojn priajn en interreto.
Mi nur skribos kion mi memoras. Iom nebule mi memoras periodon kiam mi frekventis la bazan lernejon (ĝis 1952-a jaro). Mi tiam ne devis festi nek partopreni. Mia patro tamen ĉiujare devis iri al la manifestacio kun sia entrepreno.
Unuafoje mi devis iri al manifestacio kiam mi jam frekventis mezgradan lernejon. La lernejo – kiel substrekadis ĉiuokaze la direktoro – estis „ruĝa”. Do jam en 1953 jaro mi ekmarŝis(vidu www.ipernity.com/doc/32594/12374621/in/group/57399. Kaj same estis ĝis 1956 jaro. En tiu jaro mi komencis labori, sed en la unua entrepreno kaj ekde 1957 – en dua – oni ne devige postulis partopreni. Denove mi devas rememorigi ion: en 1956 jaro ŝanĝiĝis la estraro de Pola Unuiĝinta Laborista Partio (Gomułka) kaj estis periodo de ioma „degelo”.
En 1961-a jaro mi eklaboris en loka elektrejo kaj tie... tie la manifestacioj estis multjara tradicio. Ĉiuj kiuj antaŭtagmeze la 1-an de majo ne havis deĵoron – devis ĉeesti. Estraro de ĉiu fako kontrolis kiuj vere ĉeestas. La afero aspektis tiel, ke direktoro de ĉiu entrepreno (lernejo ankaŭ) devis al la partia urba, aŭ urboparta partia komitato prezenti nombron de partoprenontoj. Mi ne scias, ĉu post manifestacio oni juste raportis veran nombron de ĉeestintoj, sed samtempe mi memoras kiel estroj de partiaj organizaĵoj vizitadis grupojn sur la loko de komenco de demonstracio. Estroj de grupoj estis tre ekscititaj kaj timis ke „sekretario” povus rimarki malabundecon.
Kiel mi diris – mi laboris en elektrejo kaj ekde 1970 jaro; mi estis majstro de deĵoraj elektristoj. Ĉiumonate mi faris planon de laboro por tuta brigado – ĝia nombro variis de ĉ. 16 personoj ĝis eĉ 30. Plano por majo estis de mia estro precipe detale kontrolata. Ne tro multe da homoj dum la antaŭtagmeza deĵoro! Ĉiujare estis okazanta forta diskuto - mia opinio estis – pli bone multaj homoj – se okazos io ne antaŭvidata – mi havos sufiĉantan brigadon por gvidi la trafikon kaj forigi averion. Ja se mankos homoj – unua demando estus „kial mi tiom malabundan brigadon lasis, kiu ne povis ĉion mem aranĝi”? Kaj vere – ĉiuj kiuj havis la antaŭtagmezan deĵoro ĝojis pri tio ĉi. Ankaŭ mi – ĉar mi ankaŭ tiutempe laboris triŝanĝe. Aparte mi devis fari liston de tiuj kiuj: post nokta deĵoro „estas liberaj” (unufoje ili povas ne dormi post deĵoro!); de tiuj kiuj havas posttagmezan deĵoron - „post manifestacio ili iru tuj al laborejo; ili rajtas eventuale iom malfrui”; kaj tiuj kiuj havas liberan tagon - „ili ankaŭ devas alveni”. Foje iu ne alvenis, sed ne povis kalkuli je ia premio monata aŭ eĉ kvaronjara. Ĝi estis perdita.
Kelkfoje mi estis tiu viktimo kiu devis partopreni la manifestacion. Bone, ke dum plejparto de jaroj tiu tago estis meze bonvetera, aŭ eĉ varmega. Kiom da homoj akiris brulvundojn pro trolonga troviĝado en senombraj lokoj! Kiom svenis kaj estis forportitaj...!
Dum atendado je ekmarŝo kelkfoje oni laŭtlegis liston de ĉeestantoj zorge notante ke iu „malaperis”.
Kiaj tempoj!
Tion ĉi mi verkis hodiaŭ, la 1-an de majo de 2013 jaro, matene. La vetero en mia urbo estas malagrabla: plena nubaro, fojfoje iom ploras la ĉielo, kaj estas apenaŭ +10 gradoj.
Certe iaj manifestacioj okazos, eble eĉ kelkaj, sed jam neniu devas ilin partopreni.
Mi eĉ intencas, surmetinte mantelon, ĉapon – veturi al la urbocentro por vidi kio okazos. Nedevige!