Protekto de la ĉirkaŭanta nin medio... Kiom da kontraŭdirojn ĝi elvokas! Unue - troa produktado de karbonbioksido. Ĉu ĉiam oni tiom ĝin produktis? Certe ne. En pasinteco estis malpli da homoj kaj preskaŭ sola produktado de karbonoksido estis okazanta en la fornoj kaj fajrujoj de hommastrumadoj. Fajron uzis forĝistoj kaj brikfaristoj. Iom da karbonoksido produktiĝis dum elbruligado de herboj, de arbaroj - por akiri teron taŭgan por agrikulturo. Tio ĉi estas preskaŭ solaj fontoj de tiu gaso. Vere komenco de la 19-a jarcento estis la limo kiun homaro trapasis en sia strebado produkti pli multe, pli rapide, pli, pli, pli.Oni inventis vapormaŝinon, lokigis ĝin en domegojn kie ili movigis maŝinojn. Aliajn vapormotorojn oni muntis en veturilojn, starigis ilin sur reloj... Pli da fajro, pli da karbonoksido. Nafto subite aperis por la homaro. Kaj denove la samo. Motoroj funkciantaj surbaze de bruligado de nafto aŭ ĝiaj parencaj produktaĵoj - benzino, gaso.
Iuj konstatis ke komencis kreski kvanto de karbonbioksido en la tera atmosfero. Iuj konstatis - ne nur iuj, sed multegaj homoj, loĝantoj de multaj kontinentoj, ke io malbona fariĝas kun la vetero. Nekutimaj ventegoj, nekutimaj pluvegoj, nekutime varmaj vintroj, malkresko de glaciejoj, kresko de la ĝenerala temperaturo de la aero.
Unuj opinias ke ĉion kulpas la karbonbioksido tiel malavare produktata de la homaro, aliaj diras ke la fenomeno fakte estas rimarkita nur en la daŭro de ĉirkaŭ 200 jaroj - periodo malsignife mallonga por ĝeneraligi ke homaro estas kulpanta tion ĉi.
Tamen la homaro - precipe tiu enloĝanta Eŭropon, Amerikon, parton de Azio, bezonas pli kaj pli da energio diversmaniere akirata. Kaj ja "en la vico" staras aliaj landoj - ankoraŭ ne tiom evoluintaj.
Konstrui pli da elektrejoj ne eligantaj karbonbioksidon! - vokas defendantoj de la medio. Hidroelektrejojn, ventoelektrejojn, atomelektrejojn. Kaj tuj aperas obstakloj konstruataj mem de la medidefendantoj. Fakte - elektrejoj uzantaj karbon por produkti elektron forbruligas neimageblajn kvantojn de la karbo. Mi mem laboris en tiaspeca firmao, eĉ ne tre granda kaj oni en "plej bona periodo" scipovis dum la vintra periodo (kiam oni ankaŭ prooduktis varman akvon por hejtado de la homoj) bruligi 600.000 tunojn de la karbo. Aliaj elektrejoj en Pollando bruligas multe pli. Do - konstrui - oni vokas - hidroelektrejojn! Prave. Sed ekzemple en Pollando malestas grandaj riveroj fluantaj tra montaraj terenoj. Oni kompreneble povas ilin konstrui sur pli ebenaj lokoj. Sufiĉas "nur" neniigi kelkcent vilaĝojn , kelkajn urbojn, translokigi (kien?) kelkmil homojn, konstrui por ili novajn loĝlokojn kaj laborejojn. Nur tion, nur alion. Sed la mediprotektantoj tiukaze ne diras ĉion. Ili prisilentas ekzemple ke por konstrui signife grandan hidroelektrejon bezona estas neimageble granda kvanto de cemento. Produktado de cemento bezonas grandegan kvanton da... elektroenergio. Do oni devas unue produkti grandegan kvanton de karbonbioksido! Sed kiam oni jam trovos lokon por hidroelektrejo, forigos homojn... alia frakcio de mediprotektantoj ekagos: protektantoj de arboj, de la floroj, de birdoj, cervoj, kapreoloj, aproj, leporoj, musoj, serpentoj, lacertoj, ranoj, skaraboj, papilioj.... Tie estas ilia sidejo, ni malpermesas!!! Kiomfoje en Pollando kaj aliloke en Eŭropo estis similaj kampanjoj? Kiomfoje fiaskis projektoj strebantaj plibonigi vivkvaliton de homoj. Venkis iuj ranoj, fazanoj, skaraboj... Kaj la homaro simple bezonas plibonigon de la vivkvalito.
Aliaj diras - konstrui ventoelektrejojn. Prave. Nur - alia frakcio de medidefendantoj protestas - sistemo de 200 aŭ 500 ventgeneratoroj ege aĉigas la pejzĝon! Vere! Kelkaj tiaj maŝinoj la pejzaĝon ne aĉigas, estas eĉ interesa punkto de la pejzaĝo, sed centoj...? Ili bruas - kvankam tio ĉi ŝajnas paradoksa - sed jes! Movado de la ventomaŝino kaŭzas ankaŭ eligon de infrasonoj - neaŭdeblaj por la homoj, sed kaŭzantaj - je sufiĉe grandaj distancoj malbonan efikon je homa organismo - troa laciĝo, nepovo bone mense labori. Do - konstrui ie en la foraj lokoj, en la maro. Ĉu oni iam pensis kiom da energio oni devas eluzi por tian projekton efektivigi? Kaj kiom ajn oni parolas pri energio - bedaŭrinde ĉiam oni parolas pri finala produktado de karbonbioksido.
Atomenergio! Solvo de la problemoj! Pri tio ĉi oni jam tiom diris ke mi eĉ pri ĝi silentos. Cetere mi edukiĝis en medio de karboelektrejoj.
Ĝeneralaĵo fariĝis fakto, ke kiam ajn, kiu ajn, kie ajn oni starigas krajonon sur la mapo kun ideo ion fari - tuj, eĉ antaŭ la diro pri kio oni intencas pensi - aperas "medioprotektantoj" kaj ekprotestas. Bezone, malbezone. Nur por protesti. Kaj post ili venas posedantoj de la terenoj ne dezirantaj sian propraĵon perdi, eĉ por financa rekompenco. (Pri tio ĉi eble mi iam skribos aparte).
Nun pri alia afero: ŝparado de la elektroenergio. Dum lastaj jaroj aperis en vendejoj diversaj elektraj ampoloj kiuj eluzas malpli da elektroenergio por eligi saman kvanton de la lumo. Nur ili estas multe pli kostaj ol simplaj, tradiciaj ampoloj. Kial??? Ĉar produktado de tiaj ĉi modernaj ampoloj... bezonas multe pli da energio. Simpla, tradicia ampolo konsistas vere nur el tri, kvar elementoj: iom da zinko, vitro, guto de plumbo, volframo. Kaj gluaĵo kiu ĉion kuntenas. Moderna ampolo aldone havas venenan "blankan farbon" kiu kovras ĝian internon, kaj tre ofte malgrandan guteton de hidrargo (Hg). Kiamaniere tion ĉi detrui sen malutilo al la medio? Kun simplaj ampoloj problemo estas eta. Kun la modernaj - ne tiom. Multajn malutilajn aŭ eĉ danĝerajn forĵetaĵojn oni ie "entombigas". Sed - kelkaj el la forĵetaĵoj - precipe la radioaktivaj povas ekzisti kaj malutili la ĉirkaŭaĵon - eĉ tiun profunde subteran - dum cent- kaj miljaroj ankoraŭ.
Fakto estas ke la modernaj "energiŝparaj" ampoloj eluzas malpli da energio. Mi mem mezuris - ili eluzas nur ĉ. 30% de energio kiun bezonas simpla ampolo kun volframa lumilo.
Ankoraŭ mi nenion dioris pri sulfurbioksido kiun eligas ĉiuj entreprenoj uzantaj karbon. Ekzistas metodoj forigi ĝin el la "fumo". Jes... Kiam en mia entrepreno (elektrejo) oni komencis eksperimente apliki metodon de forigo de sulfurbioksido... kreskis eluzo de la energio bezona por "propraj bezonoj". Do - oni pli da karbo devis bruligi.
Ankaŭ en lastaj jaroj, jam post mia emeritiĝo, oni komecis en la elektrejo bruligi "energetikan salikon" kaj lignerojn. Ĉu tio ĉi bruliĝante ne eligas karbonbioksidon? Eligas. Nur oni diras - jes, sed kiam la saliko kaj arbo kreskis - ĝi produktis oksigenon. Do - ĉu estas ia ŝparo? La samo kun fornegoj provizataj per pajlo. Antaŭ kelkaj tagoj mi aŭdis en TV, ke tiu ĉi bruligado ne evitas karbonbioksidon!!! Tia speca argumentado estas simpla "sapumado de okuloj" por nesciantoj.
Ŝajnas al mi ke homaro, kompreneble, devas pensi kaj agi por tiujn ĉi problemojn kiel pli rapide solvi. Sed samtempe la homaro, ĝia pli evoluinta ekonomie tavolo, simple devas al la novaj cirkonstancoj alkutimiĝi. Nuntempa vivmaniero jam ne permesas fini labortagon kune kun la sundescendo. Homoj jam ne povas iri dormi "kune kun kokinoj" kiel en antaŭaj jarcentoj kiam kandeloj kaj nafto estis multekostaj. Homaj okuloj devas alkutimiĝi pli kaj pli al arta lumo, al laboro nokte, subtere, en bruo.
Aŭ estas alia solvo: per hakilo dehaki arbojn, konstrui domojn sen uzo de feraj najloj, vekiĝi kune kun la suno, , trinki riverakvon........ ree vivi kiel antaŭ jarcentoj, eĉ antaŭ miljaroj.
Mi dankas por tia ĉi eventualaĵo.