En la libro estas unuafoje prezentitaj kaj sistemigitaj diversspecaj materialoj pri la kultura reprezento de Samarkando - unu el la plej antikvaj urboj de la mondo, enlistigita de UNESKO kiel Monda Heredaĵo - en la komunika spaco de nuntempo. La publikaĵo enhavas plej kompletajn informojn pri la objektoj de eksterlanda ‘Samarkandiana’, enstampiĝintaj interalie en personaj kaj familiaj nomoj de homoj, nomoj kaj historioj de loĝlokoj, stratoj, hoteloj, restoracioj, kafejoj, vendejoj, firmaoj, konsumvaroj, artaj verkoj ktp.
Jaketo de la libro

Estas montrata la ĉeesto de la kultura tradicio de Samarkando en la kreiva praktiko kaj popola diplomatio de la internacia komunumo. Estas listigitaj unikaj materialoj, atestantaj pri la influo de la eterna figuro de Samarkando sur la artan kreivemon kaj profesian agadon de homoj de diversaj landoj, kulturoj kaj profesioj. Estas pritraktataj specimenoj de multkultura kreiveco, ligitaj per sia apero kun Samarkando, inkluzive de pentraĵoj, kantoj, muzikaj komponaĵoj, literaturaj verkoj, televid- kaj radio-elsendoj, filmoj, teatraĵoj…

La libro dokumentas ĉion, kio estas ligita kun la nomo “Samarkand”, kaj ĝi prezentas ampleksan kolekton de objektoj de ‘Samarkandiana’ el diversaj anguloj de la terglobo. La publikaĵo enhavas ankaŭ informojn pri konataj eksterlandanoj, naskiĝintaj aŭ iam loĝintaj en Samarkando.

La libro, proponata al via atento, estas la unua ĉi-speca eldonaĵo pri la komparaj-kulturaj reprezentoj de la mondfama “urba marko” Samarkando, akiranta en malsamaj sociaj, ekonomiaj kaj artaj tradicioj sian modernan sonon.

La volumo aperas kontribue al la programo de interkultura kunlaboro kaj partnereco inter ĝemelurboj, Samarkando (Respubliko Uzbekio) kaj Samara (Rusia Federacio), kaj honore al la Internacia Jardeko por Proksimigo de Kulturoj (2013-2022), proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉar la libro, proponata al via atento, estas la unua ĉi-speca eldono, la aŭtoroj danke bonvenigos ajnajn komentojn, precizigojn, aldonojn kaj proponojn por plua evoluigo de tiu ĉi projekto.
_______________________________________________________________

La enciklopedieton aŭtoris esperantistoj - fondinto de Samarkanda Pacmuzeo Anatoli Ionesov kaj profesoro de Samara Ŝtata Akademio de Kulturo kaj Artoj d-ro Vladimir Ionesov.
Menciindas, ke la aŭtoroj speciale substrekis la gravan rolon de Esperanto en realigo de la projekto "Samarkandiana". Sufiĉas diri, ke la vortoj "Esperanto" kaj "esperantistoj"
aperas en tiu ĉi ruslingva 387-paĝa libro pli ol 60-foje. Ankaŭ enestas unupaĝa esperantlingva resumo aldone al tiuj en la angla, franca, germana, hispana, itala, japana, portugala,
rusa kaj uzbeka. La libro mendeblas ĉe samara eldonejo "Век#21": vek-21@mail.ru/cissime@yandex.ru/samartis@yandex.ru

Kelkaj tiutemaj retligiloj:
www.kultura.uz/view_7_r_3206.html
sv.zarnews.uz/803-izdana-enciklopediya-samarkandiany.html
iov-world.com/2014/12/a-concise-encyclopedia-of-foreign-samarkandiana-culture-linking-the-world
www.centrasia.ru/news2.php?st=1414856640
www.ssc.smr.ru/media/journals/izvestia/2014/2014_3_663_664.pdf (ruslingva rezenzo en la ruslanda scienca revuo)