Asocio Nova Familio



I. ENKONDUKO



Per nia skribita kaj dissendita artikolo ni jam detale klarigis kiuj ni estas, el kiu urbo kaj lando ni agadas kun la Esperanto-movado, prizorgante infanajn georfojn kaj instruante al ili la lingvon Esperanto.



Por ni estis plezuro ke ĉiu ricevinto kaj leginto de tiu artikolo ĝin aprezis kaj aplaŭdis, malgraŭ ke ankoraŭ ne solviĝis ĉiuj en ĝi priskribitaj problemoj.

Jen nun ni raportas pri la realigitaj aktivaĵoj niaj ekde januaro ĝis decembro 2019.



II. REALIGITAJ AKTIVOJ NIAJ



Januaro ĝis marto :

Ni instruis Esperanton al la prizorgataj georfoj, kiel kutime, kaj en marto ni iniciatis aliajn programerojn kiel:

 Prezentoj de la gelernantoj: ili unu post la alia klarigis temojn antaŭ iliaj kunlernantoj por plibonigi sian Esperanto-nivelon.

 Kun la knabinoj ni okazigis kuiradojn montrante la afrikajn nutraĵojn kaj post la kuirado ni kune manĝis - por instrui al ili la afrikan kulturon.

 Dum la samaj monatoj lernantinoj post la Esperanto-kurso dancis la tradiciajn dancojn kiel intore, tchiluba kaj aliajn kongajn dancojn.



Aprilo ĝis majo

Ni daŭrigis kiel kutime kun la lernado kaj instruado de Esperanto. Dum tiu tempo okaze de la Paska Festo la instruisto Augustin Kakozwa invitis kelkajn georfojn al sia hejmo por ĝui la feston. Tio povis okazi dank’ al helpo de bonkorulo kiu faciligis la pagon de la manĝaĵoj kaj iom da trinkaĵoj.

Ni menciu ke dum majo ni alfrontis seriozajn problemojn pro manko da mono: Ni ne povis pagi la lernejajn pagojn por la geknaboj. Ni mesaĝis kaj petadis tien kaj tien - sed bedaŭrinde vane.

Junio

Ni daŭrigis monpeti tie kaj tie por pagi la lernejajn pagojn, bonŝance bonkoruloj solvis la problemon, kaj tio permesis al la georfoj trapasi la jarfinajn ekzamenojn kaj havi iliajn jarfinajajn rezultojn, kiujn cetere ni dissendis al la helpintoj.

Urĝe ni tuj denove klopodis akiri helpon por aĉeti la lernejajn materialojn (kajerojn, sakojn, uniformojn, ŝuojn, ktp.) por la geknaboj, preparante la venontan studjaron 2019-2020.



Julio ĝis aŭgusto

Profitante de la ferioj ni lernis kaj instruis Esperanton plentempe al la georfoj por ke ili regu bone la lingvon. Samtempe ni senĉese klopodis kaj faris buĝeton, kiun ni dissendis kun mesaĝoj al diversaj lokoj por ricevi helpon por frue aĉeti lernejajn materialojn, uniformojn kaj ŝuojn, ktp.), ĉar se ni aĉetus malfrue, ni estus viktimoj de la prezoaltiĝoj por la necesaj aĵoj.

Dum la lastaj tagoj de aŭgusto ni atingis tiun celon kaj povis pagi almenaŭ la urĝe bezonitajn aĵojn: kajerojn, sakojn, uniformojn, ŝuojn, ktp., kiujn ni liveris al la georfoj fine de aŭgusto. Kaj komence de septembro komenciĝis la nova lernejo- kaj studojaro 2019-2020.

Septembro

Ni komencis denove dissendi mesaĝojn al multaj lokoj por monpeti pri la lernejaj pagoj por la georfoj. Ĉiam kiam ni ricevis iun monsumon, ni pludonis ĝin al la lernejaj oficejoj por pagi por la georfoj, kaj raportis kvitance kaj per fotoj al la helpintoj.

Oktobro ĝis novembro

Ni daŭre klopodis trovi helpon por pagi la lernejajn pagojn, bedaŭrinde nia planita buĝeto pri tio ne estis sukcese kontentigita.

Sed ni dankegas ricevinte samtempe helpon per kiu ni provis iomete solvi la problemojn, kiuj tamen ne finiĝis ankoraŭ. Dum ĉi-tiuj monatoj ni kunsidis por prepari la Zamenhofan tagon la 15an de decembro 2019, kaj la partoprenon en la Afrika Kongreso en Buĵumburo.

Decembro

Komence de tiu monato ni kunsidis kun la gastigantaj gepatroj de la georfoj por peti ilin subteni nin okazigi la Zamenhofan tagon, pri kiu mi klarigis al ili ĝian utilecon kaj gravecon en Esperantujo. Kelkaj gepatroj cetere pretis eklerni la lingvon. Post la preparado kaj dank’ al kontribuetoj de gastigantaj gepatroj de la georfoj ni atingis la celon: La 15an de decembro 2019 ni festis la Zamenhofan tagon. Okaze de tiu festo la georfoj recitis poemojn, poste ni manĝis, dancis kaj ĝuis. Kiam mi publikigis pri tio ĉe vizaĝlibro (facebook) estis multaj belaj reagoj. Dankon pro ili. Okazis ankaŭ de la 21a ĝis la 27a de decembro 2019 la Afrika Kongreso en Buĵumburo. Kvar gelernantoj kaj la instruisto Aŭgustin partoprenis. Mi klarigas iomete:

La 7a Afrika Kongreso de UEA estis bonege organizita, dank' al la organiza teamo kiu strebis bone sukcesigi la okazigon de la tuta Afrika Kongreso en Burundo. La programeroj dum la kongresaj sesioj estis ege bonaj, kiuj beligis la kunestadon de la partoprenantoj kaj kaŭzis ke ĉio restu vigla kaj freŝa de komenco ĝis la kongresa fermo fine! Neniu sentis sin fremdulo en la kongresa urbo, sed samranga esperantisto kaj kunlaboranto helpante unu la alian por resti vigla kaj ŝatu la kongreso-programerojn.



La ekskurso al konservita memora ŝtono, kie renkontiĝis s-roj Livingston kaj Stanley la 25an de novembro 1871, natura naĝejo kun varma akvo sur la monteto Mugara, la komuna manĝo ĉe lagobordo de Tanganjika kaj vizito al la centra Esperanto-domo de ANEB en la provinco Rumonge, same kiel kantado, babilado, ludoj, dancado, fotado kaj piedpilka ludo vigligis la kunestadon de esperantistoj kaj helpis nin amuziĝi dum tuta semajno en Buĵumburo. Tiu ĉi situacio nekredeble amikigis unuj la aliajn. Jen vekiĝis la emo kunlabori por verdigi la afrikan kontinenton, por paralale antaŭenpuŝi la Esperanto-movadon en la afrikaj landoj, kie la movado ŝajne ankoraŭ estas malforta.

Dankon al la bonkoraj organizantoj, surlokaj esperantistoj, kiuj harmonie kunlaboris por la sukceso de la 7a AKE 2019.

III. ALFRONTINTAJ MALFACILAĴOJ DUM LA JARO 2019.



Dum la pasinta jaro 2019 ni alfrontis la jenajn malfacilaĵojn:



Dissendante mesaĝojn, klopodante, kaj publikante kiel akiri helpojn, ni estis insultitaj de kelkaj homoj, kiuj ricevis niajn mesaĝojn kaj kiuj legis niajn publikaĵojn.

Kvar el niaj prizorgataj infanoj -Belinda, Charlotte, Sanat kaj Emilie gravege malsaniĝis kaj devis iri al malsanulejo.

Multaj georfoj ne sukcesis pagi kaj ĝis nun ankoraŭ ne pagis la lernejajn pagojn. Male ili estas ĉasataj el la lernejaj kursoj.

Kelkaj georfoj alfrontas problemojn en la gastigantaj familioj pro sanproblemoj, manĝado, aliaj eĉ estas minacataj esti forĉasataj el la hejmoj sen kialoj. Poste mi ĉiam intervenas kaj traktas, sed ĉiam la situacio restas drameca kaj ni ne scias ĉu ili devos ĉesi ĉi-jare restadi en tiuj hejmoj (urĝegas trovi solvon por la situacio).



IV. PLANATAJ REALIGOTAJ AKTIVECOJ DUM ĈI-JARO 2020.



Tiuj ĉi aktivecoj estas planoj aŭ proponoj, do ili povas realiĝi, se ni sukcesos akriri la necesan financadon. Tial ni petas ĉiun leganton de tiu raporto kaj bonkorulojn pensi pri la afero: Ĉu vi povas pagi por unu, du … georfoj? Ĉu vi konas homojn aŭ organizaĵojn kiuj povas – prefere regule – subteni niajn georfojn? Ĉar rapida monhelpo gravegas, por solvi niajn problemojn kaj eviti ke la georfoj maltrafu pli da lerneja tempo.



Jen niaj planoj kaj realigotaj aktivecoj:



 Pludissendi mesaĝojn al diversaj lokoj petante monhelpon por pagi la lernejajn pagojn de la georfoj. Tio-ĉi urĝas, ĉar ne pagante la lernejajn pagojn la georfoj maltrafos la lernejajn ekzamenojn, kio signifas ankaŭ la malsukceson por ĉi-jaro kaj do ke ili devos ripeti la saman klason venontjare (2020-2021).

 Se eblos trovi domon, kie ni loĝigos la georfojn kiuj alfrontas problemojn kaj estas minacataj esti forpelitaj de iliaj gastigantaj familioj.

 Daŭrigi kun la Esperanto-instruadoj en la loko (lernejo Complexe Scolaire Beroya/Trois Pallauttes) kiun nin pruntas por instrui kaj agadi. Tiam se ni trovos komputilojn, ni uzos ilin por instrui perbilde / per ekrano montrante esperantajn filmojn, kantojn kaj videojn.

Inviti spertan virinon, kiu prelegos al la knabinoj pri la internacia tago de la virino, okaze de tiu tago la 8an de marto 2020.

 Relanĉi nian projekton GKG (Goma Komputila Grupo), entreprenita kun nia amiko el Nederlando.

 Prepari la Paskan Feston: por tiu kazo pagi sakojn da fazeoloj, rizo, ankaŭ sapojn, oleo, ktp. kaj liveri al la georfoj por manĝi en iliaj gastigantaj familioj. Ĉar ni iam organizis tian aktivecon.

Submeti niajn projektojn al ĉiuj amantoj de niaj georfoj kaj ŝatantoj de nia agado kaj subtenantoj, fondaĵoj, organizoj, legantojn esperante pri viaj subtenoj.

 Organizi promenadojn por promocii kaj publikigi Esperanton, ĉefe okaze de la Zamenhoftago la 15an de decembro 2020.

 Ni organizos kulturajn aktivaĵojn.

 Aĉeti frue en junio la lernejajn materialojn (kajerojn, sakojn, uniformojn, ŝuojn, ktp.) por la nova studojaro 2020-2021 (necesas por eviti la altiĝojn de la prezoj ĉe malfrua aĉeto.



V. REKOMENDOJ KAJ SUGESTOJ



Ni konsideras ĉiun leganton de tiu-ĉi raporto kompatema kaj zorgema homo. Tial ni petas vin kontribui por ke ni sukcesu kaj atingu niajn celojn. Certe tio estos aplaŭdinda ago. Ĉar ĉiuj estas je la homara servo. Tial ni prezentas al vi la jenajn rekomendojn kaj sugestojn:



 Ĉiu el vi estas invitata kaj bonvena en la urbo Goma por vidi propraokule niajn realigojn, agadojn kaj movadojn.

 Ni petas al ĉiu bonkorulo zorgema por tiuj-ĉi malfeliĉaj georfoj adopti laŭ la ebleco unu, du aŭ pli el ili. Tio permesos al la adoptita(j) georfo(j) esperi je (bona) estontenco.

Ni havas surmane amason da projektoj, pri kiuj ni daŭre klopodas kaj serĉas kiel trovi financan subtenon, bedaŭrinde ni ne scias kien kaj al kiu turni nin. Tial ni petas vin bonkorulojn montri tion al fondaĵoj, organizoj, geamikoj, gekonatoj, ktp.

Por ni ĉiam problemas organizi la lernejajn pagojn de la georfoj, ĉar la manko de pagoj okazigos la menciitajn suprajn konsekvencojn aŭ malfacilaĵojn (maltrafoj de la ekzamenoj, ne-ricevado de la rezultoj, elĵeto el la lernejoj, ktp.

Ni ĝojos legi viajn respondojn.



Kiel kontakti nin kaj kiel sendi monon:

Vi povas kontakti nin pere de vizaĝlibro (facebook) je la instruisto Augustin Kakozwa

WhatsApp sub la numero de Augustin Kakozwa: +243 971 777 480


Per retmesaĝo sub
augukako@gmail.com

Se vi povas decidi subteni nin per mono bonvolu sendi ĝin

Kiu povas uzi Western Union kaj ne volas pagi altajn sendokostojn de la banko al Augustin Kakozwa Mwendambali en urbo Goma en Kongolando. Tial mi petas al vi nur uzi Western Unio.

Al nia bankkonto en Ruando (Rwanda), kie la bankaj servoj sekuras, por tiuj kiuj ne povas uzi Western Unio:


Nomo de la banko : ACCESS BANK Gisenyi/Rwanda

B.P. BOX 2059

Kigali/Rwanda



SWIFT CODE : BKORRWRW

Nomo de la Kliento : KAKOZWA MWENDAMBALI Augustin

Kontnumero : 2002460206309901



Kun plej sinceraj kaj koraj salutoj

Nome de la Asocio Nova Familio

Augustin Kakozwa kaj la georfoj


p { margin-bottom: 2.47mm; direction: ltr; line-height: 115%; text-align: left; orphans: 2; widows: 2; }