D-ro Zamenhof tradukis ĉi tiun romanon en Esperanton kun permeso de la aŭtorino por instigi ekkonsciiĝon pri la virina vivkondiĉo. Lia celo estis parte atingita ĉar ĝi stimulis la movadon por virina emancipiĝo en Svedio kaj ankaŭ en Japanio dank' al la traduko de Esperanto al la japana fare de Masutosi Kidosaki.

"Marta" estas legebla interrete ĉe :

bertilow.com/literaturo/marta.html

eo.wikisource.org/wiki/Marta

En ĉi tiu jaro de memorfestado de la centjariĝo de la morto de D-ro Zamenhof (1859-1917), estas ankaŭ utile rememorigi, ke Bernard Henri Lévy (BHL), amiko de la du seksperfortintoj Harvey Weinstein kaj Roman Polansky, kiujn foto montras kune, nomis Esperanton "nula grado de kulturo" la 23an de junio 2001 dum la programo "Bouillon de culture" de Bernard Pivot ĉe France 2 !

Kaj kiun gradon de malnoblegeco atingis ĉi tiu persono, tiu "filozofo" de kanon-vendistoj ?...

www.les-crises.fr/du-bon-cote-de-la-barricade-quand-bhl-soutenait-weinstein-qui-defendait-polanski