Esperanto : tie estu la nomo de la lingvo en kiu vi tradukas la peticion laŭ skribsistemo de tiu lingvo, kun apuda aldono de la nomo almenaŭ en la franca aŭ Esperanto, prefere ambaŭ, ekzemple Svenska (suédois/sveda) aŭ, aŭ საქართველოს (géorgien/kartvela), aŭ 中文 (chinois/ĉina) :
Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

Jen kial tio gravas

Unu el la fondaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco de la lingvoj kaj de la kulturoj. Pro tio ke estas 23 lingvoj oficialaj, estas malfacile respekti tiun principon. Kaj la angla estas nuntage favorata kompare al la aliaj lingvoj. Ekzemple, la angla estas la sola laboro-lingvo de la BCE. Havas malavantaĝon la eŭropanoj kiuj ne parolas la anglan. Elektu Esperanton, kiu estas lingvo neŭtrala kaj facile lernebla, kiel la lingvon de la EU, por egaligi la interrilaton inter la popoloj eŭropaj. Plue, havi tut-eŭrope la saman lingvon, tio permesus interdebatadon eŭropan en kiu ĉiuj nacioj povus kompreni unu la aliajn; tio do kreus Eŭropon pli demokratian. Aldone, laŭ la Raporto Grin, instigi la lernadon de Esperanto anstataŭ la lernadon de la angla, tio ŝparus ĉiujare 25 miliardojn da eŭroj, ĉar Esperanto estas inter kvin-foje kaj dek-foje pli facile lernebla ol la aliaj lingvoj.

Wikipedia : tie aperu la nomo de Wikipedia en la lingvo en kiu vi tradukas la peticion (laŭ sama alfabeto aŭ skribsistemo) kun la adreso de la artikolo pri Esperanto en la koncerna lingvo en Wikipedia; ekzemple :
ვიკიპედია : ka.wikipedia.org/wiki/ესპერანტო

---

Bonvolu subskribi tiun peticion

Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.

Por senpage lerni Esperanton jam de nun : Bonvolu indiki tie la adreson de la lingvo, kiu korespondas al la lingvo de via traduko ĉe lernu.net
ekzemple por la persa : fa.lernu.net
Se tiu versio ne ekzistas, vi simple indiku lernu.net

Raporto Grin :
L'enseignement des langues étrangères comme politique publique www.google.com/url?q=http://www.ladocumentationfrancaise.fr/rapports-publics/054000678/index.shtml
(La instruado de fremdlingvoj kiel publika politiko) : Ekzistas tradukoj partaj aŭ kompletaj, inkluzive en Esperanto, de tiu raporto aperas ĉe tiu adreso :

lingvo.org/grin