La 28-an de aprilo 1950, la Japana Scienca Konsilantaro alprenis rezolucion en kiu aperis jena paragrafo :

"La sciencistoj deziras, ke iliaj studoj estu konataj egale en ĉiuj partoj de la mondo kaj, same tiel, ke la studoj faritaj en ĉiuj partoj de la mondo estu konigataj al ili. Sen tio ni ne povas atendi veran evoluon de la scienco." 1

En aŭgusto 1950, 85 japanaj sciencistoj subskribis specialan promeson, laŭ kiu ili devigis sin publikigi en Esperanto almenaŭ unu el la disertacioj, kiujn ili verkos ĉiun jaron, kaj aldoni resumon en Esperanto al ĉiu traktaĵo verkita en alia lingvo. La subskribintoj formulis jenan pledon por uzo de komuna lingvo :

"La sciencaj esploroj devas ne esti izolitaj al unuopaj landoj kaj iliaj rezultatoj devas ne esti akaparitaj de unuj laboratorioj aŭ individuaj esplorantoj. Scienco estas komuna klopodo de la homoj por fari sin estuloj vere meritaj de la nomo homo sapiens... La subskribintoj agnoskas, ke la enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo por internacia publikigo de sciencaj laboroj estas tre efika rimedo por plisolidarigo de la internacia kunlaboro de la sciencistoj.
Kelkaj el ni jam delonge tion praktikas, kaj kvankam niaj verkoj en Esperanto estis publikigitaj nur individue kaj hazarde, tamen eĥoj el eksterlando ne estis malgrandaj. Estas antaŭvideble, ke ni vekos multe pli grandan eĥon, se ni agos sisteme kaj kolektive. Al la eŭropaj kaj amerikaj sciencistoj estas preskaŭ nebezone speciale lerni Esperanton por legi esperantajn traktatojn... Ni estas certaj, ke niajn ekzemplojn baldaŭ sekvos alilandaj kolegoj kaj tio malfermos la vojon al plifaciligo de la internacia kunlaborado de la sciencistoj." 2

En majo 1951, dudeko da ĉinaj sciencistoj, universitataj profesoroj, subskribis jenan rezolucion :

"La sciencistoj, kiuj malfeliĉe parolas aliajn lingvojn kaj kiuj deziras tamen ion krei en siaj propraj sferoj, devas eluzi pli ol duonon de sia vivtempo por ellerni 4 aŭ 5 fremdajn lingvojn, ĉar alie ili ne povas digesti la konojn jam ekzistantajn, des malpli fari ian indan kontribuon. Tia konsumo de tempo kaj de energio estas vere nekompensebla perdego de la scienco. Ni volas adopti la simplan, facile lerneblan Lingvon Internacian, Esperanto, kiel la sciencan lingvon por internacia uzado kaj por publikigi niajn verkojn en ĝi." 3

Ankaŭ en aŭgusto 1951, sciencistoj lanĉis jenan alvokon en Munkeno, Germanio :

"Ni povis konstati, verkante mem en tiu lingvo (Esperanto), ĝian plenan taŭgecon tute aparte por sciencaj celoj... Ni opinias ke la internacia lingvo, pruvita praktike en sia pli ol 60-jara ekzistado, meritas seriozan konsideron fare de la scienco." 4


En 1931, sub la titolo "Internationale Sprachnormung in derTeknik, besonders in der Elektroteknik -- Die nationale Sprachnormung und ihre Verallgemeinerung)" (Internacia lingvo-normigo en la tekniko, precipe en la elektrotekniko — La nacia lingvo-normigo kaj ĝia ĝeneraligo), aperis germanlingva libro de la aŭstro Eugen Wüster, mondfama en la kampo de internacia normigo kaj terminologio, esperantisto. Ĝi aperis en Esperanta versio, kiu daŭre meritas atenton : "Konturoj de la Lingvonormigo en la tekniko" 5

Wüster rimarkis, ke la laboristaj asocioj pli rapide kreskis ol la nepolitika UEA aldonante : “oni povas klarigi per tio, ke ili estas pur-tipaj fak-asocioj. Nur la membroj de fak-asocioj havas tiel multe por diri al si reciproke, ke al ili alportas Esperanto efektive konkretan profiton.“ (p. 87-88).

Estas substrekinde, ke pri Esperanto en Orienta Azio, la aŭtoro rememorigas, ke la Japana Akademio de Sciencoj rekomendis en 1925 la uzadon de planlingvo. Estas aldoninde, ke jam en 1924, 42 sciencistoj de la Franca Akademio de Sciencoj ankaŭ subskribis deziresprimon favore al la instruado de Esperanto kiun ili konsideris kiel “majstroverko de logiko kaj simpleco“.

Tiutempe, laŭ Wüster : "ĉar la japanajn scienculojn interesas precipe la apliko, ili partoprenas pli kaj pli forte en la ellaboro de fakvortaroj. Depost la milito certa nombro da japanaj esploristoj -- plejparte medicinistoj kaj ĥemiistoj -- transiris nome al la kutimo, skribi siajn esplorraportojn en Esperanto." (p. 117-118)

Li menciis krome, ke el 1268 japanaj abiturientoj ekzamenitaj en 1930 por akcepto al la Tria Nacia Universitato, 10% scipovis Esperanton, kaj 43% volis ĝin lerni. Laŭ propono de la rektoro de la Universitato de Pekino, en 1929, la ĉina registaro fondis ŝtatan Esperanto-Instituton. La plej granda organizaĵo de Japanio, la kultura ligo Kibosha (pli ol 1 miliono da membroj) ekeldonis Esperanto-revuon ekde 1930. ĝia gvidanto jam anoncis : “La tempo estas veninta !... Ni ne volas nin tiel humiligi, ke ni aplikos la anglan apud nia gepatra lingvo, kvazaŭ ni estus angla kolonio !“.

Fama japana meteologo, Oishi Wasaburo (1874-1950), kiu jam en la jaroj 1920 publikigis siajn observaĵojn pri la ĵetfluoj en la Internacia Lingvo, montris ke Esperanto povas esti racia solvo por internacia komunikado. Ne gravas se usonaj, kaj pli ĝenerale okcidentaj sciencistoj, ne atentis pri liaj esploroj.

La nomo de Oishi Wasaburo aperas en "Protesto al la Panpacifika Scienca Konferenco pri lingvo uzota". Laŭ raporto de Shishido Keiichi :

"Laŭ decido de la 14-a Japana Esperanto Kongreso oni sendis proteston kun subskriboj de 17 eminentuloj pri la lingvo uzota al la nomita konferenco. La konferenco volis, ke oni uzu senkondiĉe nur unu solan lingvon : anglan. La protesto proponas Esperanton kiel la oficialan lingvon; sed se oni permesus la anglan lingvon, oni ankaŭ permesu japanan.
La efiko de la protesto estas brila. Preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj en tuta Japanio raportis pri tio per grandaj literoj, kaj la konferenco decidis, ke oni uzu laŭplaĉan lingvon. Kaj plue, tio devis sciigi al dormantoj en la scienca rondo multe pli, ke jam venos la tempo, kiam oni ne povas altrudi sian propran lingvon al fremdlanduloj kaj ĉiuj devas uzi Esperanton kiel la plej taŭgan lingvon internacian por la internacia interkonsento.
" 6

Inter la aliaj subskribintoj aperas la nomoj de D-ro S- Nakamura, membro de la Imperia Akademio, kaj de la eminenta biologo D-ro Asajiro. Oka, pioniro de Esperanto en Japanio.

Bedaŭrinde, ĉirkaŭ naŭ jardekojn poste, Japanoj plue baraktas kaj elspezas gigantajn sumojn por akiri la anglan, neniam atingante la esprimnivelon de denaskaj anglalingvanoj.

La 8-an de aŭgusto 2002, la gazeto "The Daily Telegraph" anoncis, ke la japana registaro starigis komitaton de spertuloj (vortaristoj, tradukistoj, ĵurnalistoj) por trovi taŭgajn vortojn, kiuj povas anstataŭigi malbone komprenatajn anglajn vortojn, kiujn multaj japanoj taksas aŭ nekompreneblaj aŭ neprononceblaj.

La samtaga eldono de "Japan Today" informis pri kampanjo celanta la forigon de japanaj fremdaj vortoj el la japana lingvo, pli kaj pli invadita de anglalingvaj vortoj kaj esprimoj.


En julio 2002, la direktoro de japana entrepreno kaj de la japana centro de la Mondfederistoj, s-ro Etsuo Miyoshi jene intervenis en la kongreso de la Mondfederista Movado (MFM) okazinta en Londono :

En la anglaj lernejoj de NOVA tra la tuta Japanio jam laboras 45 000 denaskaj anglaparolantoj, kaj la sumo kiun alilandaj lingvo-studentoj pagas ĉiujare por nur lingvo-edukado al Usono kaj Britio jam atingis 280 miliardojn da enoj. Dum 90% de la homaro luktas kontraŭ la angla milojn da horoj, ĝiaj denaskuloj alikampe povas uzi siajn fortojn. Tamen tia peno vanas ĉar kiom ajn ni klopodas ni tute ne atingas ilian nivelon. Tian ĉi malegalecon MFM ne tuŝas“.

Cetere lia pledo por Esperanto havis sukceson, ĉar rezultis el ĝi rezolucio per kiu la kongreso rekomendis lernadon de Esperanto al la membroj de MFM.

La problemo validas ankaŭ por la aliaj popoloj de orienta Azio : unue en Koreio, kaj poste en Ĉinio, laŭ informo de la gazeto “Los Angeles Times“ (31an de marto 2002), aperis ĉarlatana modo tranĉi per operacio la membranon, kiu troviĝas sub la lango de la infanetoj por ke ili povu ĝin movi kaj plilongigi pli libere kaj tiel havi pli bonan kaj ĝustan prononcon de la angla.

La problemo trafas ne nur orientan Azion ĉar, en la sama periodo, viglaj reagoj komencis esprimiĝi en Francio kontraŭ la aroganta sinteno de la Eŭropa Komisiono, kiu volas trudi modifon de leĝo de 1994 (t.n. "Loi Toubon") kiu postulas ke priskribo de varoj nepre aperu almenaŭ en la franca sur etikedoj. La Komisiono postulas forigon de tiu devigo por nutraĵoj sen priatento al la rajto de ĉiu konsumanto scii precize, kion li aĉetas kaj konsumas. La sama minaco ŝvebas super ĉiujn aliajn landojn pro la premo de senskrupulaj transnaciaj societoj. Ĉiu sagaca homo flaras ke malantaŭ tio kaŝiĝas la ambicio trudi la anglan kiel solan lingvon de priskribo de nutraĵoj, poste de aparatoj (uzindikoj, atentigoj pri danĝeroi ligitaj al misuzo, garantio, ktp), de servoj, de la administracioj, tiel ke ĝi iom post iom trudiĝos kiel unika lingvo en la tuta socio.

Laŭ la malajzia gazeto “Star“ (27-an de julio 2002), la kampanjo kiun lanĉis la registaro por ke la ŝtataj oficistoj parolu angle la ĵaŭdon fiaskis ĉar oficistoj ne kutimas paroli angle en Malajzio. Malgraŭ tio, la numero de la 2-a de aŭgusto de la sama gazeto anoncis novan postulon de la registaro laŭ kiu la policistoj devas paroli angle la lundon. En Singaporo, la registaro malpermesis filmon en la miksa lingvo "Singlish" al homoj malpli aĝaj ol 18 jaroj, ĉar la filmo povus influi ilin ne paroli "korekte" la anglan. Videble, se anglaj farunoj fabrikitaj per kadavroj de bestoj frenezigis la bovinojn (malsano de bova freneziĝo) , estas pli kaj pli evidente ke la angla lingvo mem frenezigas ne nur simplajn civitanojn, sed ankaŭ registaranojn kaj civitanojn.

Rigardo al pasintaj klopodoj kaj esploroj por eliri el situacio, kiu aspektas nun senelira, fariĝas necesa. Konata maksimo, almenaŭ en la franca, diras "Gouverner, c'est prévoir" ("Regi, tio estas antaŭvidi") : ne fieru la politikistoj, kiuj ne antaŭvidis tiun situacion !

Per ĉeesto kiel observanto en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago, jam en 1921, Inazô Nitobe, vic-ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, havis la agrablan surprizon persone konstati la bonegan funkciadon de Esperanto inter diverslingvaj kaj socitavolaj homoj :

Dum la riĉuloj kaj kleruloj ĝuas beletron kaj sciencajn traktaĵojn en la originalo, la malriĉuloj kaj humiluloj utiligas Esperanton kiel lingua franca por sia opini-interŝanĝo. Esperanto pro tio iĝas motoro de internacia demokratio kaj de forta kunligo. Necesas preni en konsideron tiun ĉi interesiĝon de la amasoj en racia kaj favora spirito, kiam oni studas tiun ĉi demandon de komuna lingvo.7

Tion konfirmas la raporto de la Ĝenerala Sekretariato de la Ligo de Nacioj “Esperanto as an International Auxiliary Language“ (PDF) / “L'espéranto comme langue auxiliaire internationale“ (Esperanto kiel internacia helplingvo. Ĝenevo, 1922, HTM) :

"Oni povas aserti kun absoluta certeco, ke Esperanto estas ok ĝis dek fojojn pli facila ol kiu ajn fremda lingvo, kaj ke estas eble ellerni perfektan parolkapablon sen forlasi sian propran landon. Tio per si mem estas tre aprezinda rezulto."

La laborenergio necesa, por lerni paroli angle, estas minimume sesoble pli granda ol la energio necesa por paroli Esperante.“ (Wüster, p. 122)

Ĉiu jarklaso de la lernejanoj ŝparos do tuj post la enkonduko de Esperanto proksimume 50% de la laboro, ne perdante la aliron al la angla literaturo.“ (Wüster, pp. 122-123)

Wüster tute bone antaŭvidis la nunan situacion de hegemonio de la angla kaj ties konsekvencojn :

Ankaŭ la kreo de fakesprimoj en la plastika Esperanto kostus malpli multe da laboro ol la internacia lingvonormigo per la naciaj lingvoj.
Sed, plie, Esperanto estas ne nur postulo de l'ekonomieco, sed almenaŭ samgrade de l'justeco. Levi la anglan lingvon al la rolo de internacia helplingvo alportus al la ceteraj nacioj tiel gravajn malavantaĝojn, ke tiun manieron de solvo oni jam karakterizis rekte kiel "lingvoperfidon" kontraŭ la gepatra lingvo. Honorkonscia nacio povas partopreni en la internacia kunlaboro nur sur la bazo de l'egalrajteco.“ (Wüster, p. 123)

Konscio pri tio jam esprimiĝis en la jena paragrafo de la menciita raporto de la ĝenerala Sekretariato de la Ligo de Nacioj, Ĝenevo, 1922 (p. 32) :

La potenco de lingvo estas granda forto, kaj la Ligo de Nacioj havas gravajn kaŭzojn sekvi kun aparta intereso la progreson de la Esperantista movado, kiu povus eble iam prezenti gravajn konsekvencojn je la vidpunkto de la morala unueco de la mondo, se ĝia disvastiĝo ĝeneraliĝas.“

Same prava estis Hector Hodler, la fondinto de Universala Esperanto-Asocio, kiam li skribis, jam en 1919 : "Sen internacia neŭtrala lingvo, la popoloj restas plene fremdaj unu al la alia, eĉ se teorie kunligas ilin interŝtataj konvencioj."

La 18-an de septembro 1957, en salutparolado al la kunveno de la fremdaj verkistoj okazinta en Kjongiu laŭ invito de la PEN-Klubo en Koreio, profesoro Heng Wi Hong, sciencisto, diris :

"Iu ajn nacia literaturo ne devas esti enlimigita en la lando en kies lingvo ĝi estas originale verkita, sed ĝi devas esti la literaturo de la tuta mondo liberigita de lingvobarilo... Kaj Esperanto estas la plej taŭga lingvo por ke iu ajn nacia literaturo estu unuflanke nacia kaj aliflanke tutmonda."

En tiuj lastaj citaĵoj ni trovas materialon por pripensado pri la impliko de la lingva malekvilibro en la kreskanta ĝenerala malekvilibro, kiu regas en la mondo. Konfirmo pri tio venas eĉ flanke de konsciaj anglalingvanoj, de fakuloj kaj ŝatantoj de la angla.

En la “Anglo-American Conference Report“ (Kembriĝo, 26an-30an de junio 1961), kiun li analizas, aperas ke la disvastigo de la angla ne celas nur anstataŭigi unu lingvon per alia, sed trudi novajn mensajn strukturojn tiel ke el tio rezultos alia pensmaniero, alia maniero vidi la mondon, alia viv- kaj konsum-maniero. Temas do pri programita entrepreno de fremdigo de pli ol ĉ. 95% de la homaro ne denaske anglalingva. Fremdiĝo — france : aliénation, angle : alienation — estas situacio en kiu homo fariĝas fremda al si mem, sentas sin fremda en sia memo, en sia menso, en sia familio kaj rilate al antaŭaj generacioj, en sia propra lando aŭ regiono, estas en danĝero de mensa malekvilibro. Fremdiĝo estas perdo de aŭtentikeco, de rego de propraj fortoj favore al alia persono, grupo aŭ socio. Grava minaco pezas ne nur sur lin, sed ankaŭ sur la tutan socion. La strebo, kiu celas igi homon fremda al si mem (fremdigo) je la nivelo de miliardoj da homoj estas la plej danĝere freneza ambicio, kiun iam ajn vidis la homaro.

Iama estro de la Departemento pri Lingvoj kaj Kulturo de la Universitato de Roskilde (Danio), Robert Philippson citis en sia libro “Linguistic Imperialism“* (p.48) jenan eltiraĵon el la Jarraporto 87/88 de la ĝenerala Direktoro de Bristish Council : “La vera « nigra oro » de Britio estas ne la Nordmara oleo, sed la angla lingvo ... La defio, kiun ni alfrontas, estas plene ekspluati ĝin."

La premo por la angla ne celas la bonon de la popoloj kiuj konsistigas la homaron, sed nur la profiton de eta parto el ili — malpli ol 8% — kiu vivas super siaj propraj rimedoj. Eĉ inter tiuj 8% estas fakte eĉ tre limigita minoritato, kiu profitas el tiu sistemo. Neniu forgesu tion kion skribis, en 1997, la aŭtoro de "In Praise of Cultural Imperialism ?" (Ĉu laŭdo de la kultura imperiismo ?), David Rothkopf, ĝenerala direktoro de la societo de konsultistoj Kissinger Associates :

"Estas en la ekonomia kaj politika intereso de Usono vigle atenti ke, se la mondo adoptas komunan lingvon, ĝi estu la angla; ke, se ĝi turnas sin al normoj sur la tereno de telekomunikado, tiuj normoj estu usonaj; ke, se la apartaj partoj estas kunligitaj per la televido, la radio kaj la muziko, la programoj estu usonaj; kaj ke, se ellaboriĝas komunaj valoroj, tiuj valoroj estu valoroj en kiuj la Usonanoj rekonas sin."

La intereso de la mondo, kaj de ĉiuj popoloj, inkluzive anglalingvaj, estas aliloke. La lingvo en kiu ĉiuj popoloj povas rekoni sin ekzistas. ĝi apartenas samgrade al ĉiuj. ĝi estas komuna heredaĵo de la homaro. ĝia origino havas bazojn en homo kiu, jam junaĝe, en okupaciita lando, sub reĝimo de subpremado kaj cenzuro, volis konkrete kontribui al mondo de justeco kaj libereco, al mondo sen perforto nek militoj, nek malsato, nek mizero. En tiu lingvo estas verkita la nuna artikolo.

Ne multaj estas la homoj, havantaj decidpovon en ekonomio kaj politiko, kiuj taksis la danĝeron kiu ekzistas en pelo al ĝenerala uzo de la angla. Ekzistas neimagebla intelekta miopeco rilate la minacon, ne nur sub la aspektoj ekonomia kaj politika, sed ankaŭ socia kaj kultura.

Henri Masson
Kunaŭtoro de “La homo kiu defiis Babelon“* (aperinta ankaŭ franclingve, mendebla interrete)
Eld. L'Harmattan, Parizo. 2001 (dua eldono).


Komplementoj en Esperanto kaj la franca :

Albumoj :

ESPERANTO — Lingva ponto Inter Oriento kaj Okcidento

Zamenhof (1859-1917) & Gandhi (1869-1948) — Penskonverĝo / Convergence de pensée (parte en la angla)
Legindaj ankaŭ, en la franca, estas verkoj de Charles Xavier Durand :
La mise en place des monopoles du savoir (La starigo de la monopoloj de la scio) (eld. L'Harmattan, Parizo. 2002)
La manipulation mentale par la destruction des langues (La mensa manipulado per la detruado de la lingvoj; eld. François-Xavier de Guibert, Parizo. 2002)
La nouvelle guerre contre l'intelligence (La nova milito kontraŭ la inteligenteco; eld. François-Xavier de Guibert, Parizo. 2002)
Le défi des langues — Du gâchis au bon sens (La defio de la lingvoj - de la malŝparego al la saĝo; eld. L'Harmattan, Parizo. 1994).
Une colonie ordinaire du XXIe siècle, Fernelmont, Belgio : EME EDITIONS (Editions Modulaires Européennes). 2010.

1Ivo Lapenne, Ulrich Lins, Tazio Carlevaro. "Esperanto en perspektivo“. Universala Esperanto-Asocio. Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvoproblemo. Londono-Roterdamo. 1974. p. 251.

2Isaj Dratweer. “Pri internacia lingvo dum jarcentoj“. Tel-Avivo : la aŭtoro. 1977. p. 152.

3Isaj Dratweer. “Pri internacia lingvo dum jarcentoj“. Tel-Avivo : la aŭtoro. 1977. p. 153.

4Isaj Dratweer. “Pri internacia lingvo dum jarcentoj“. Tel-Avivo : la aŭtoro. 1977. p. 153.

5 Budapeŝto : Literatura Mondo, 1934. Reeldono Aabyhøj : Dansk Esperanto Forlag. 1975.

6 Oishi Wasaburo (artikolo de Vikipedio)

7Ivo Lapenne : “The common language question before international organisations“ “La Monda Lingvo-Problemo“ 2; 1970, p. 91-92; citita en "La danĝera lingvo“, Ulrich Lins. Gerlingen : Bleicher-Eldonejo. 1988. p. 64.