Fontoj
Tiu anglalingva letero estas legebla multloke, i.a. ĉe :
* http://org2.democracyinaction.org/o/5966/p/dia/action/public/?action_KEY=2724
* mrzine.monthlyreview.org/2010/ms200410.html
* Michael Moore http://www.michaelmoore.com/words/mike-friends-blog/open-letter-reconciliation-and-responsibility-iraqi-people
* Imagine Peace http://imaginepeace.com/archives/10764
* Kanan 48 http://kanan48.wordpress.com/2010/04/16/an-open-letter-of-reconciliation-and-responsibility-to-the-iraqi-people-by-josh-stieber-and-ethan-mccord
* Adopt Resistance : http://adoptresistance.blogspot.com/2010/04/open-letter-of-reconciliation.html
* PDA Progressive Democrats in America : http://adoptresistance.blogspot.com/2010/04/open-letter-of-reconciliation.html
* Democratic Underground : http://www.democraticunderground.com/discuss/duboard.php?az=view_all&address=389x8159676
* Courage to Resist : http://www.couragetoresist.org/x/content/view/838/58
* Indybay : http://www.indybay.org/newsitems/2010/04/16/18644907.php
* Workers World (multlingva retejo) : http://www.workers.org/2010/world/iraq_0506
* Prayers for Atheists : http://ja-jp.facebook.com/notes/prayers-for-atheists/an-open-letter-of-reconciliation-responsibility-to-the-iraqi-people/380766463847 (9 mn 50)
* Stop the War Coalition : http://stopwar.org.uk/content/view/1845/1
* InfoWars : http://stopwar.org.uk/content/view/1845/1
* Humanitarian News http://www.humanitariannews.org/20100416/veterans-wikileaks-incident-announce-letter-if-reconciliation-iraqis-injured-attack
* War Resisters League : http://www.warresisters.org/letterofreconciliation
* Global Policy Forum : http://globalpolicy.org/iraq/invasion-and-war/atrocities-and-criminal-homicides-/48984.html
* US Labor Against the War : http://www.uslaboragainstwar.org/article.php?id=21975
* Video Youtube kun anglalingva prezentado kaj intervjuo kun Ethan McCord : http://www.youtube.com/watch?v=0sSuEf4BAVk
Subtenpeticio estas subskribebla ĉe : http://org2.democracyinaction.org/o/5966/p/dia/action/public/?action_KEY=2724
Iraka vidvino, Ahlam Abdelhussein Tuman, diris al "The Times" ke ŝi akceptas la ekskuzojn.
Times On Line : http://www.timesonline.co.uk/tol/news/world/iraq/article7107797.ece : " Mi povas akcepti iliajn ekskuzojn ĉar ili savis miajn du infanetojn kaj, se ne estus ili, eble miaj du infanetoj estus mortaj." (...) “Kion faras la (du) soldatoj, tio estas tre bona, kaj ni esperas ke ili daŭrigos sian bonan laboron, ĉar mi volas, ke la usona popolo kaj la tuta mondo komprenu tion, kio okazis ĉi tie en Irako. Ni perdis nian landon, kaj niaj vivoj estis detruitaj.”
====================================================
La WikiLeaks "Krommurdo"
Du iamaj soldatoj de la Armea taĉmento respondeca pri la okazintaĵo skribis publikan leteron de "Repacigo kaj Respondeco" al la vunditoj de la atako de Julio 2007, en kiu usonaj fortoj vundis du infanojn kaj mortigis pli ol 12 homojn, interalie la patron de tiuj infanoj kaj du Reuters-dungitojn. Ethan Mccord kaj Josh Stieber estis deplojitaj ekster Bagdado kun la Kompanio Bravo 2-16 en 2007. Ethan estis sur la tereno ĉe la loko de la pafado, kaj li estas videbla sur la video, kiam li rapide portis unu el la vunditaj infanoj al usona veturilo : "Kiam mi vidis tiujn infanojn, mi havis la impreson vidi bildon pri miaj infanoj hejme." Ethan petis psikologian subtenon sekve de ĉi tiu okazaĵo, sed pri tio li ricevis rifuzon de sia komandanto. Josh Stieber ne estis ĉe la sceno de la pafado, sed li diras ke similaj incidentoj okazis dum lia 14-monata restado : "La agoj prezentitaj en ĉi tiu video estas ĉiutagaj okazoj en ĉi tiu milito." Josh atentigas, ke tiuj kazoj demonstris la efekton de la usona politiko ĉe la civiluloj kaj ĉe la surterenaj soldatoj.
* * *
Publika letero de Repacigo kaj Respondeco al la iraka popolo
De nunaj kaj iamaj membroj de la usona armeo
Paco estu kun vi.
Al ĉiuj, kiuj estis vunditaj aŭ perdis amatojn dum pafadoj en julio 2007 en Bagdado, kaj kiuj estas prezentitaj en WikiLeaks-video sub la titolo “Collateral Murder” (Krommurditoj) :
Ni skribas tiun leteron al vi, via familio kaj via komunumo kun profunda konscio pri tio, ke niaj vortoj kaj agoj neniam povas restarigi tion, kion vi perdis.
Ni estas ambaŭ soldatoj, kiuj okupis vian kvartalon por 14 monatoj. Ethan McCord eltiris vian filinon kaj filon el la veturilo, kaj tion faranta, li havis la impreson vidi siajn proprajn infanojn hejme. Josh Stieber estis en la sama kompanio. Kvankam li ne estis tie tiun tagon, li partoprenas en via doloro, kaj en la doloro de via komunumo, ĉar li opinias, ke en multaj aliaj okazoj li kontribuis al via doloro kaj al tiu de via komunumo.
Ne ekzistas rimedo por revenigi ĉion, kio estis perdita. Kion ni volas, tio estas lerni el niaj eraroj, kaj fari ĉion, kio estas al ni ebla por konigi niajn spertojn kaj sciigi, kiom urĝas, ke la popolo de Usono komprenu tion, kion ni faris kaj faras al vi kaj al la popolo de via lando. Ni humile demandas tion, kion ni povas fari por komenci ripari la damaĝojn, kiujn ni kaŭzis.
Ni parolis kun kiu ajn volis aŭskulti nin, dirante al ili ke kio estis montrita en la WikiLeaks video sole komencas prezenti la suferon, kiun ni kreis. Pri niaj propraj spertoj, kaj pri la spertoj de aliaj veteranoj ni parolis, ni scias ke la agoj prezentitaj en ĉi tiu video estas ĉiutagaj okazaĵoj de ĉi tiu milito : ĉi tio estas la naturo de la usona militmaniero en ĉi tiu regiono.
Ni agnoskas nian rolon en la mortoj kaj vundoj de viaj amatoj dum ni diras al usonanoj tion, kion ni estis trejnitaj por fari kaj kion ni faris en la nomo de "Dio kaj patrio". La soldato en la video diris, ke via edzo venigis viajn infanojn al batalo, sed ni agnoskas nian respondecon en alporto de la batalo al via kvartalo, kaj al via familio. Ni faris al vi tion, kion ni ne deziris fari al vi.
Pli kaj pli da usonanoj alprenas la respondecon pri kio estis farita en nia nomo. Kvankam ni tro ofte agis malvarmkore, ni ne forgesis niajn agojn rilate al vi. Niaj pezaj koroj entenas ankoraŭ esperon, ke ni povas restarigi en nia lando la agnoskon de via homeco, kiun oni instruis al ni nur nei.
Pli koncernata pro sia publika bildo, nia registaro povas ignori vin. Ĝi ankaŭ ignoris multajn veteranojn, kiuj revenis fizike vunditaj aŭ mense perturbitaj pro tio, kion ili vidis kaj faris en via lando. Sed tro longe prokrastita estas la tempo, kiam ni devas diri, ke la valoro de niaj landaj gvidantoj jam ne reprezentas nin. Nia sekretario pri nacia defendo povas diri, ke Usono ne perdos sian reputacion en tio, sed ni devas diri kaj diras ke la graveco de nia reputacia paliĝas kompare al nia komuna homeco.
Ni demandis al niaj samrangaj veteranoj kaj servomembroj, kaj ankaŭ al civiluloj kaj en Usono kaj eksterlande, subskribi subtenon al ĉi tiu letero, kaj oferti sian nomon, kiel atesto pri nia komuna homeco, distancigi nin de la detruaj politikoj de niaj landaj gvidantoj, kaj tendi niajn manojn al vi.
Kun tioma doloro, amikeco povus esti tro demandi. Bonvolu, ni petas, akcepti nian pardonpeton, nian malĝojon, nian prizorgon, kaj nian dediĉon inversigi la situacion. Ni estas farantaj tion, kion ni povas por kondamni la militojn kaj militistajn politikojn respondecaj pri kio okazis al vi kaj viaj amatoj. Niaj koroj estas malfermaj aŭdi, pri la maniero iel ajn subteni vin tra la doloro, kiun ni kaŭzis.
Solene kaj Sincere,
Josh Stieber, iama specialisto, Usona Armeo
Ethan McCord, iama specialisto, Usona Armeo
Sign-in to write a comment.