Kiam mi unue ekvidis dolmenojn, starantajn ĉe belega montara rivero Ĵane (Kaǔkaze, proksime de kuracurbo Gelenĝiko), ŝajnis, ke mi eniris en alian, misteran, enigman, ĝis nun ne malfermitan kaj ne konatan antikvan mondon, bonkoran kaj afablan. Ĉarmigita per majesto de ili, mi iris de unu dolmeno al la alia, tuŝante murojn de tiuj ĉi 5-6 mil-jaraj tomboj, kiuj estas pli aĝaj ol Egiptaj piramidoj! Platojn de konserviĝitaj dolmenoj ĝis nun tiel bone almetas unu ĉe la alia, ke ni ne povis traŝovi inter ili eĉ papirfolion!

En tiuj ĉi tomboj, laǔ mitoj, forlasis tiun ĉi mondon la plej saĝaj reprezentantoj de antikva civilizacio, provinte, dum la lasta meditado, transdoni al venonta homaro ĉiujn akiritajn sciojn.

Plej multe da dolmenoj troviĝas en Kaǔkazo, en distanco 500km laǔ kaj 25km ekde bordo de Nigra maro. Pezo de unu ŝtonplato estas 4-7 tunoj, pezo de unu dolmeno povas esti pli ol 25 tunoj.

Mi legis, ke ekzistas “dolmen-zono”, ekestinta en Kaǔkazo, kaj poste disvastigita en aliajn lokojn de kontinento. Multe da dolmenoj troviĝas en Francio, en Bretonio. Laǔ antikva breton-lingvo “dolmeno” signifas “ŝtona tablo” kaj enloĝantoj de tiuj lokoj nomas ilin “Domoj de feinoj”, “Diablaj ŝtonoj”, “Tomboj de gigantoj”, “Tomboj de saracenoj” k.t.p.

Oni diras, ke dolmenoj posedas grandegan resanigan energion.

Dankemaj homoj donis al ili belajn nomojn: “Beno”, “Inspiro”, “Maja (amoro)”, “Hxano”, “Tenereco”, “Jaro”, “Garmonio” kaj verkis pri ili multajn bonegajn legendojn...

Mi ne estas rajtigita prijuĝi kredindon de rakontoj pri kuracinfluo de dolmenoj, sed mi povas diri, ke ilia bonefika influo sur mia animo estis tre forta.

...Vagante inter dolmenoj, mi ekstaris apud ne granda dolmeno simila al la fungo. La nomo de la dolmeno estas “Tenereco”. Mi alvenis kaj metis manojn sur la platan ŝtonon kaj tuj, ekstreme ektimigita, mi retiris ilin: tia potenca fluo de ĝojo, bono, lumo atakis aǔ trafis min. Ŝajnis al mi, ke mi estas tiu, kiun oni atendis tie ĉi.

.. Mi trankviliĝis kaj singarde metis manojn denove tien: tiufoje ŝajnis, ke iu, tre bonkora, ridetis, trankviligis kaj bondeziris min. Larmoj, kiel esprimo de konsolo post forlaso de karaj kaj amataj homoj elkreis preskaǔ torenton...

Poste ĉio ŝajnis tiom hela kaj malpeza, facila. En la animo...

Malgranga bildeto kun tiu mirinda dolmeno ekde tiu jaro (2005) staras sur mia skribotablo, ĝi helpas al mi trovi kaj ne perdi min-mem en ĉi tiu mondo kaj vivo...