Same kiel en 2018, ankaŭ ĉi-jare barataj esperantistoj kaj enlandaj amikoj de Esperanto kunlaboris produkti versiojn de la Esperanto-Taga afiŝo de UEA en diversaj lingvoj de Barato. Unu el tiuj "amikoj de Esperanto" estas mia kolego s-ro Fani BHUSAN (en la foto). Danke al li, videblas en diversaj lokoj en Universitato Azim Premji en Bengaluro, buntaj versioj de tiu afiŝo en 11 lingvoj! Jen ili: la angla, bengala, esperanta, franca, guĝarata, hindia, kanara, malajala, marata, panĝaba, kaj telugua. Alia neesperantisto kiu helpis nin estas la hindia poeto, tradukisto, kaj publika intelektulo, d-ro Harjinder SINGH, kiu estas pli bone konata per sia plumnomo Laltu (hindie pri li). Laltu hindiigis kaj panĝabigis la tekston, elektante belan ĉiutagan lingvaĵon.
Ni estas dankemaj
kompreneble al ĉi tiuj amikoj, sed ankaŭ al niaj verdaj tradukintoj: Himanshu (en la guĝaratan), Nikhil (la malajalan), Rohan (la maratan), Sajal (la bengalan), Siva (la teluguan), kaj Snehaja (la kanaran). Pro la novaj kursoj en la lando (ekzemple, ĵus komenciĝis kurso en Bengaluro), espereble aperos ankaŭ aliaj lingvoj venontjare! Espereble ni vidos afiŝojn eĉ en la indiĝenaj lingvoj barataj!
Esperanto en somera Raĝastano
-
"Iel ni ekuzos Esperanton en nia lerneja sistemo," deklaris instruist-trejnisto, Devender GAUR [gaŭr…
-
25 May 2019
Savu la banjanojn de Hajderabado!
-
Ĉirkaŭ 9 300 arboj estos forhakitaj por konstrui ŝoseon, sude de Hajderabado , en suda Barato . El…
-
02 May 2019
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
884 visits
Esperanto-Tago 2019 afiŝoj en barataj lingvoj
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
La hinda estis parolata de 2,5 % de la tuta landa popolo kaj la angla de 2,2 %.
Sign-in to write a comment.