Multaj dommastrinoj ne scias,kion fari kaj kiel eluzi kukurbojn.Mi estas nek poeto,nek verkisto,sed mi sxatas preparadi diversajn konservajxojn el la legomoj kaj fruktoj.Jen unu mia recepto:




Distrancxi kukurbon en pecoj,sensxeligi gxin,forigi semojn.Poste tiujn striajn pecojn distrancxi en kubformaj pecetoj.

El la sukero,akvo,vinagro bolante preparu siropon aldonante cinamonan sxelon kaj iomete da kariofilo.

En la siropo enmetu kukurbojn.Boligu sur la malgranda fajro gxis kiam tiuj kukurboj farigxos molaj kaj diafanaj.Boligi necesas proksimume dum unu horo.

Post tiam kukurbojn enmetu en vitrajn vazojn,alversxu la siropon kaj fermu per la metalaj fermoplatoj.

Ingrediencoj:kukurboj - 3 kg,vinagro 6%-a - 3,75 da glasoj( 1 glaso = 250 gr.),sukero -1500 gr; akvo - 4 glasoj,cinamo,kariofilo.

Uzi kiel salaton al la mangxajxoj el viando,fisxoj kaj dombirdoj.

Tiamaniere preparitajn kukurbojn oni povas konservi gxis la venonta rikolto.