Dum la sabata mateno mi ellitiĝis tre frue, kiam ankoraŭ ne eklumiĝis, mallaŭte surmetis mian fiŝkaptadan vestaĵon, matenmanĝis, preparis mian nutraĵon, ekprenis la hundon, glitis senbrue en la garaĝon por hoki la boaton ĝis la kamiono, kaj eksteren iris en teruran pluvegon. Samtempe neĝis,pluvis,ventis kaj blovegis ĉe 50 metroj pro horo.
Mi revenis en la garaĝon, ŝaltis la radioaparaton kaj ersciis ke la vetero estos malbona por la tuta tago.
Mi reiris en la domon, silente senvestiĝis kaj glitis reen en la liton. Tie mi brakumis la edzinon reen, kaj kun malsama antaŭĝojo mi flustris, "La vetero tie estas terura."
Ŝi dormeme murmuris, "Ĉu vi povas kredi, kara amantulo, ke mia stulta edzo nun iris por kapti fiŝojn? "