Der deutsche Text lautet:
Wem Gott will rechte Gunst erweisen,
den schickt er in die weite Welt;
dem will er seine Wunder weisen
in Berg und Wald und Strom und Feld.
Die Trägen, die zu Hause liegen,
erquicket nicht das Morgenrot;
sie wissen nur von Kinderwiegen,
von Sorgen, Last und Not um Brot.
Die Bächlein von den Bergen springen,
die Lerchen schwirren hoch vor Lust,
was sollt ich nicht mit ihnen singen
aus voller Kehl und frischer Brust?
Den lieben Gott lass ich nur walten;
der Bächlein, Lerchen Wald und Feld
und Erd und Himmel will erhalten,
hat auch mein Sach' aufs best bestellt.
1. 1. Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom'.
2. 2. De l' montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi;
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni'.
3. Al Dio fidas mi kun ĝojo.
Li zorgas pri la tuta ter':
Li ankaŭ min, sur mia vojo,
Eterne gardos de danĝer'.
Alia eblo estas, ke li ne konis la orignalan version, sed tradukis el iu kolekto, kiu ne korekte citis...
Mi ĵus tradukis la mankantan verson por vi ĉiuj:
Die Trägen, die zu Hause liegen,
Erquicket nicht das Morgenrot,
Sie wissen nur von Kinderwiegen,
Von Sorgen, Last und Not um Brot.
Se kuŝas hejme nur-pigruloj,
ĝojigas ne aŭror' en san',
jen nuras sci' pri beboluloj,
pri zorgoj, ŝarg', mizera pan'.
gero has replied to Hans-Georg Kaiser clubDankegon pro via kontribuaĵo
Hans-Georg Kaiser club has replied to geroVidu ankaŭ :
http://reocities.com/cigneto/thctxt/s/sedonasdi1.html
Hans-Georg Kaiser club has replied to geroKantolibro mia
https://www.ipernity.com/tag/cezar/keyword/905256
La kanto en mia blogo:
https://www.ipernity.com/blog/cezar/309586
..
La fido estas la evoluo de la espero! Kiam vi diras "por mi la tuta vivo estas favoro", vi ekzempligas la fidon. Mi konsentas kun vi! Certe via espero jam komprenis la signifon de la vivo...
Gratulon mia kara!
gero has replied to Raŝi - Audino(Hebreoj 11, verso 1) En la esperanta Biblio: La fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj.
Vi pravas, Raŝi, kiam vi diris ke la fido estas la evoluo de la espero. Dum stato de la espero ĉiam estas duboj kaj timoj, ke tiu espero ne plenumiĝas, ke ĝi estas malĝusta aŭ vana. Dum stato de fido ne estas loko por dubo kaj timo. Pro tio: "Al Dio fidas mi kun ĝojo!"
Samece, homaranece... :-)
gero has replied to BernardoSign-in to write a comment.