Ernest Hemingway
El la angla tradukis Sten Johansson

Montetoj kiel blankaj elefantoj
(Hills Like White Elephants)

LA MONTETOJ trans la valo de Ebro estis longaj kaj blankaj. Ĉi-flanke mankis ombro kaj arboj, kaj la stacio situis inter du relaj linioj en la suno. Proksime al la stacidoma flanko troviĝis la varma ombro de la konstruaĵo. En la malfermita pordo al la trinkejo pendis kurteno farita el bambuaj bidoj sur ŝnuroj, por bari ĝin kontraŭ la muŝoj. La usonano sidis kun la knabino ĉe tablo en la ombro, eksterdome. Estis tre varme kaj la eksprestrajno el Barcelono alvenos post kvardek minutoj. Ĝi haltos dum du minutoj ĉe tiu ĉi fervoja nodo kaj poste pluiros al Madrido.
”Kion ni trinku?” demandis la knabino. Ŝi demetis la ĉapelon kaj metis ĝin surtable.
”Estas sufiĉe varme”, diris la viro.
”Ni trinku bieron, ĉu ne?”
”Dos cervezas”, la viro diris en la kurtenon.
”Ĉu grandajn?” virino demandis el la pordo.
”Jes. Du grandajn.”
La virino alportis du glasojn da biero kaj du feltajn subglasojn. Ŝi surtabligis la feltaĵojn kaj la bierglasojn rigardante la viron kaj la knabinon. La knabino rigardis foren al la vico da montetoj. Ili estis blankaj en la suno kaj la pejzaĝo estis bruna kaj seka.
”Ili aspektas kiel blankaj elefantoj”, ŝi diris.
”Mi neniam vidis iun”, la viro diris kaj trinkis sian bieron.
”Ne, kompreneble ke ne.”
”Mi ja povus”, diris la viro. ”Eĉ se vi diras kompreneble ke ne, tio pruvas nenion.”
La knabino rigardis la bido-kurtenon. ”Oni pentris ion sur ĝi”, ŝi diris. ”Kion ĝi tekstas?”
”Anís del Toro. Tio estas drinkaĵo.”
”Ĉu ni provu ĝin?”
La viro vokis ”Aŭskultu” tra la kurteno. La virino aperis el la trinkejo.
”Kvar realojn.”
”Ni deziras du Anís del Toro.”
”Ĉu kun akvo?”
”Ĉu vi volas ĝin kun akvo?”
”Mi ne scias”, diris la knabino. ”Ĉu ĝi bongustas kun akvo?”
”Sufiĉe.”
”Ĉu vi volas ilin kun akvo?” la virino demandis.
”Jes, kun akvo.”
”Ĝi gustas kiel glicirizo”, la knabino diris remetante la glason.
”Tiel estas pri ĉio.”
”Jes”, diris la knabino. ”Ĉio gustas je glicirizo. Precipe la aferoj kiujn oni tiel longe sopiradis, kiel absinto.”
”Ho, ĉesigu tion.”
”Vi komencis”, diris la knabino. ”Mi amuziĝis. Mi bonfartis.”
”Nu, do ni klopodu bonfarti.”
”Bone. Mi klopodis. Mi diris ke la montetoj aspektas kiel blankaj elefantoj. Ĉu tio ne estis sprita?”
”Tio ja estis sprita.”
”Mi volis provi ĉi tiun novan drinkon: Jen ĉio kion ni faras, ĉu ne – ni rigardas aferojn kaj provas novajn drinkojn.”
”Sendube.”
La knabino rigardis foren al la montetoj.
”Tiuj montetoj estas tre belaj”, ŝi diris. ”Efektive ili ne aspektas kiel blankaj elefantoj. Mi pensis nur pri la koloro de la haŭto tra la arboj.”
”Ĉu ni prenu ankoraŭ drinkon?”
”En ordo.”
La varma vento blovis la bido-kurtenon al la tablo.
”La biero estas bona kaj malvarma”, diris la viro.
”Ĝi estas bonega”, diris la knabino.
”Fakte tio estas terure simpla operacio, Jig”, diris la viro. ”Efektive ĝi eĉ ne estas vera operacio.”
La knabino rigardis la teron sur kiu staris la tablopiedoj.
”Mi scias ke tio ne ĝenus vin, Jig”. Ĝi efektive estas nenio. Oni nur enlasas la aeron.”
La knabino diris nenion.
”Mi akompanos vin kaj restos kun vi dum la tuta tempo. Ili nur enlasos la aeron kaj poste ĉio estos tute natura.”
”Kaj kion ni do faros poste?”
”Poste estos bone. Poste ni fartos tute kiel antaŭe.”
”Kial vi pensas tiel?”
”Ĉar nur tiu afero ĝenas nin. Jen ĉio kio malfeliĉigas nin.”
La knabino rigardis la bambukurtenon, etendis sian manon kaj kaptis du el la bambubidaj ŝnuretoj.
”Do vi pensas ke tiam ni fartos bone kaj estos feliĉaj.”
”Mi scias ke jes. Ne necesas timi. Mi konis amason da homoj kiuj faris tion.”
”Ankaŭ mi”, diris la knabino. ”Kaj poste ili ĉiuj ege feliĉiĝis.”
”Nu”, diris la viro, ”se vi ne volas, vi ne devas. Mi neniam igus vin se vi ne volus fari tion. Tamen mi scias ke ĝi estas tute simpla.”
”Do vi vere volas tion?”
”Mi pensas ke estus plej prudente. Tamen mi ne volas ke vi faru ĝin, se vi ne vere volas.”
”Kaj se mi faros tion, ĉu vi estos feliĉa kaj ĉio estos kiel antaŭe kaj vi amos min?”
”Mi amas vin ankaŭ nun. Vi scias ke mi amas vin.”
”Mi scias. Sed se mi faros tion, ĉu ĉio denove estos bona se mi diros ke io similas blankajn elefantojn, kaj ĉu tio plaĉos al vi?
”Mi amos tion. Mi amas tion ankaŭ nun, sed mi ne povas pensi pri ĝi. Vi scias kia mi estas kiam mi maltrankvilas.”
”Se mi faros tion, ĉu vi neniam plu maltrankvilos?”
”Mi ne maltrankvilos pri tio, ĉar ĝi estas tute simpla afero.”
”Do mi faros ĝin. Ĉar mi ne zorgas pri mi.”
”Kion vi volas diri?”
”Mi ne zorgas pri mi.”
”Sed mi zorgas pri vi!”
”Bone. Sed mi ne zorgas pri mi. Do mi faros tion, kaj poste ĉio estos bona.”
”Mi ne volas ke vi faru tion, se vi sentas tiel.”
La knabino ekstaris kaj paŝis ĝis la fino de la stacio. Transe, en la alia flanko, estis grenkampoj kaj arboj laŭ la bordo de Ebro. Fore, trans la rivero, estis montoj. La ombro de nubo moviĝis tra grenkampo kaj ŝi vidis la riveron inter la arboj.
”Kaj ni povus havi ĉion ĉi”, ŝi diris. ”Kaj ni povus havi ĉion ajn, tamen ĉiutage ni igas tion pli kaj pli malebla.”
”Kion vi diris?”
”Mi diris ke ni povus havi ĉion.”
”Ni ja povas havi ĉion.”
”Ne, ni ne povas.”
”Ni povas havi la tutan mondon.”
”Ne, ni ne povas.”
”Ni povas iri ĉien ajn.”
”Ne, ni ne povas. Ĝi ne plu estas nia.”
”Ĝi ja estas nia.”
”Ne, ĝi ne estas. Kaj kiam oni forigis ĝin, neniam eblos rericevi ĝin.”
”Sed oni ne forigis ĝin.”
”Ni atendu kaj vidu.”
”Revenu jen en la ombron”, li diris. ”Ne sentu tiel.”
”Mi sentas neniel”, diris la knabino. ”Mi simple scias aferojn.”
”Mi ne volas ke vi faru ion kion vi ne volas fari –”
”Nek kio malutilas al mi”, ŝi diris. ”Mi scias. Ĉu ni trinku ankoraŭ bieron?”
”En ordo. Sed vi devas kompreni –”
”Mi komprenas”, diris la knabino. ”Ĉu ni eble povus ĉesi paroli?”
Ili sidiĝis ĉetable kaj la knabino rigardis foren al la montetoj en la seka flanko de la valo, kaj la viro rigardis ŝin kaj la tablon.
”Vi devas kompreni”, li diris, ”ke mi ne volas ke vi faru tion, se vi ne volas. Mi tute pretas iri ĝisfine, se tio ion signifas por vi.”
”Ĉu tio nenion signifas por vi? Ni povus elturniĝi.”
”Kompreneble jes. Sed mi volas neniun krom vi. Mi volas neniun alian. Kaj mi scias ke tio estas tute simpla.”
”Jes, vi scias ke ĝi estas tute simpla.”
”Facilas al vi diri tiel, sed mi fakte scias tion.”
”Ĉu vi povus nun fari ion por mi?”
”Mi farus ĉion ajn por vi.”
”Ĉu vi bonvolus fari al mi la ege ege ege grandan komplezon ĉesi paroli?”
Li diris nenion sed rigardis la valizojn apud la stacidoma muro. Ili portis slipojn el ĉiuj hoteloj kie ili pasigis nokton.
”Tamen mi ne volas ke vi faru tion”, li diris. ”Al mi tio tute ne gravas.”
”Mi krios”, diris la knabino.
La virino aperis tra la kurteno kun du glasoj da biero kaj metis ilin sur la humidaj feltaĵoj. ”La trajno venos post kvin minutoj”, ŝi diris.
”Kion ŝi diris?” demandis la knabino.
”Ke la trajno alvenos post kvin minutoj.”
La knabino brile ridetis al la virino por danki ŝin.
”Mi prefere portu la valizojn trans la stacidomon”, diris la viro. Ŝi ridetis al li.
”Bone. Poste revenu kaj ni eltrinkos la bieron.”
Li levis la du pezajn valizojn kaj portis ilin ĉirkaŭ la stacidomon ĝis la aliaj trakoj. Li rigardis laŭ la trakoj sed ne povis vidi la trajnon. Reirante li pasis tra la bufeda ĉambro, kie homoj trinkis atendante la trajnon. Li trinkis unu Anís ĉe la servotablo kaj rigardis la homojn. Ili ĉiuj bonorde atendis la trajnon. Li eliris tra la bido-kurteno. Ŝi sidis ridetante al li ĉe la tablo.
”Ĉu vi pli bonfartas?” li demandis.
”Mi fartas bone ”, ŝi diris. ”Nenio mankas al mi. Mi fartas bone.”