Sten Johansson:


Sen kapvesto



Kiam la nova tago matene vekis min post refortiga dormo dum tute kvieta nokto, mi ekstaris plena de energio, preta defii la mondon.

Mi banis min, lavis la dentojn kaj kombis miajn harojn, iom meditante pri ili. Eble iomete da grizo jam ekpenetras inter la brunon, sed tio ja estas normala en mia stadio de la vivo. Ne necesas honti pri tio.

"Atenton! Pluvegas!" diris mia edzino, kiam mi levis min de la tablo por ekiri al mia laborejo.

"Nu, bone", mi respondis, "se pluvas, mi tamen ne rajtas resti hejme. Salajro necesas, do laboro nepras."

"Stultulo", tuj sonis la sekva repliko, "vi devus scii, kion mi celas. Survoje al la buso viaj haroj estos malsekaj kiel marherboj. Surkapigu ion, je diablo!"

"Ne, ne..." mi murmuris. "Mi ne plu uzas kapveston."

"Kial do?"

"Nenial. Mi simple ne plu emas. Mi preferas iri nudkape."

"Kial do, se la pluvo dronigos vin kiel mizeran meduzon?" obstinis la edzino.

"Ne zorgu, mi petas. Ja ne plu estas modo kovri la kapon."

Mi ne plu atentis, kian reagon vekos tiuj miaj lastaj vortoj, sed prenis la tekon, sendis flugan kison al mia kunvivantino de kvin jaroj kaj eliris. Malfermante la apartamentan pordon, mi tamen imagis percepti ian feblan murmuron: "Nu, de kiam vi do zorgas pri modoj? Kun tiu via antikva jako..."

Efektive la vetero ne estis tre aminda. Akvo torentis de supre, kiel de kluza pordego. Surtere jam kreskis la flakoj, kaj preterpasantaj kamionoj sendis kaskadojn el kota akvo, minacante mian kompleton. Vere malagrabla momento por promeno! Sub la protekta tegmenteto de la bus-haltejo jam kunpremis sin amaso da homoj, kaj la buso kiel kutime malfruis. Finfine, tamen, mi povis suriri tiun neluksan publikan transportilon, kompreneble nur por trovi la sidlokojn okupitaj kaj la starejon jam plenplena. Kubutante miajn najbarojn mi kreis al mi starlokon, tamen malfaldi la matenan gazeton por fluglegi iujn noticojn, kiel mi kutimas dumveture, nun tute ne eblis. Kial diable tiom da aliaj homoj insistas iri buse precize en tiu tago kaj horo kiam mi devas tion fari?

Nu, post longa kaj malkomforta veturado mi povis forlasi la buson kaj ekpromeni la lastan parton de la vojo. Normale tio estas agrabla promeno, sed nun la vetero jam tedis min. Mi klopodis iri proksime al la domaj muroj, por jen kaj jen havi protekton de tegmentaj randoj, sed kontinue mi koliziis kun aliaj homoj, kiuj baris al mi la vojon. Mi konstatis, ke krom iuj maljunuloj kun eksmodaj kaskedoj kaj kepoj, la plej multaj homoj promenis kun nuda kapo, same kiel mi.

En humida vesto kaj kun malseka hararo mi finfine atingis la straton de Borsalino kaj eniris en mian oficejon. De du jaroj mi estas sekciestro en konsulta jura buroo, kiu senfanfarone estas la gvidanta specialista teamo pri komerca juro de nia urbo. Kion ni ne profunde scias pri negocaj kontraktoj, impostevitado kaj librotenaj inventoj, tio simple ne konindas. En la tago, pri kiu nun temas, mi havis du-tri kontraktojn por fini, kaj krome mi devis prezidi en kunveno kun eble onta grava kliento. Do, mi tuj iris necesejen, sekigis kaj kombis la harojn, kaj intencis reveni al mia skribtablo, pendigi la jakon por iom sekigi tiun, kaj senprokraste eklabori. Survoje tra la koridoro mi tamen renkontis mian sekretarion, sinjorinon Diakritova, kiu haltigis min per la vortoj:

"Sinjoro Nuraski, kio do okazis?"

Mi ne komprenis la demandon kaj diris, eble kun akreta nuanco:

"Nenio okazis al mi. Povas esti, ke al vi okazos io, se mankas al vi labortaskoj."

Eble tio ne estis tre afabla respondo, sed necesas diri, ke mi malpaciencis ektrakti miajn aferojn kaj ne deziris pliajn interrompojn.

Nek parole nek miene tamen rimarkeblis ia reago de malkontento, kiam sinjorino Diakritova pluis:

"Eble vi vizitu friziston, sinjoro... Nu, jen vidu, ej, pardonu min, vi ja ne povas vidi tion, sed do palpu. Jen aldorse via verto jam pli-malpli kalvas! Eble estus bone fari ion pri tio... Sciu, ke nuntempe la frizistoj scias fari miraklojn!"

Kaj - kredu-nekredu - mia sekretariino efektive kaptis kaj trenis mian manon al la kapo por ke mi palpu mian propran haran maldensejon. Mi devis perforte liberigi min kaj duone forkuri por eviti la embarasan situacion - je granda risko perdi mian dignon. Jen vere terura eko de labortago! Mi nur demandis min, kio sekvos post tia komenco.

Pasis kelkaj horoj dum grava kaj intensa laboro. Tagmeze mi mendis picon, kiun mi rapide glutis por ne rabi tro da tempo de la laboraj taskoj, kaj posttagmeze venis la horo de mia kunveno. Mi preparis la aferon akurate, oni anoncis la alvenon de niaj eventuale estontaj klientoj, kaj mi iris al nia enirejo por akcepti ilin kaj konduki ilin al la kunvena saloneto. Mia jako jam estis seka, kvankam eble ne perfekte glata, mi firmigis la kravatan nodon kaj kompreneble atendis, ke la gastoj aspektu proksimume same, kiel oni kutime aspektas en niaj rondoj. Do, malfacilas esprimi mian surprizon, kiam mi ekvidis du ulojn kiuj pli konvenus al maskobalo ol al komerca kunveno. Unu el ili estis tre alta, havis nigrajn lipharojn kaj grandan rideton. Sed la plej domina trajto lia estis enorma sombrero, kiu flosis surkape simile al ia kurioza nifo. Kaj apud li staris migdalokula malaltulo kun seriozega mieno, kies kapon kovris lerte volvita turbano. Mi ne volis kredi, ke tiu duopo vere reprezentas la grandan, internacian kompanion, kiun ni esperis ligi al ni kiel klienton, sed la konsterna fakto estis nerefutebla. Ili aliris min, riverencis kaj prezentis sin kiel sinjoroj Koaksohuatl kaj Singh, se mi korekte kaptis la nomojn. Mi murmuris la mian, klinis mian nudan kaj maldensharan kapon kaj petis ilin bonvoli akompani min. Irante tra la koridoro mi ekhavis la impreson, prave-malprave, ke ili kun supereca subrideto strabas al mia kapo.

La kunvenon mi ne plu memoras, nek la enhavon de la negocoj, nek la rezulton. Mi imagis, ke mi agas en ia nebulo. Finfine tamen la du sinjoroj forlasis min kun kontentaj mienoj kaj simpatiaj ridetoj, la meksikano svingante sian radosimilan kapveston, la aziano iomete klinante sin riverence. Mi restis kontemplante la strangajn eventojn de la tago. Mi demandis min, kio okazas. Ja ne eblas, ke mi subite estas tute freneza?

Mi decidis ne plu turmenti mian kompatindan cerbon, sed iri hejmen frue por kvieti, ripozi kaj dormi, se eble dum la tuta vespero kaj nokto. Espereble sekvos alia tago, tago normala, tago kiam la vivo ne tiel fremdos al mi kiel nun.

Kiam mi hejmeniris, la vetero jam estis multe pli bona ol matene. Ne plu pluvis, kaj kvankam la suno ne penetris tra la densaj nuboj, tamen estis varme, kaj modera vento jam kunhelpis sekigi arbojn kaj arbedojn. Nur de kelkaj tegmentoj plu gutadis pluvakvo suben sur la trotuarojn. Krome, la buso reen estis nur duonplena, eble dank' al tio ke mi forlasis la urbocentron je relative frua horo. Mi povis sidi enbuse kaj finfine legi mian forgesitan matenan gazeton. La vivo denove estis pli-malpli normala.

Hejme mia edzino ne jam revenis de sia laboro en la urba hospitalo. Mi prenis glason da viskio, eksidis en komfortan fotelon por televidi futbalon. Mi ne memoras kiuj teamoj ludis, nek la finan rezulton, sed mi havis tre agrablan kaj komfortan ripozadon. Post unu-du horoj mi jam estis perfekte rilaksita, kiam mia edzino en mantelo kaj kun sia blua kufo surkape malfermis la pordon, eniris portante ion post la dorso kaj venis al mi en la salono. La lasta afero, kiun mi memoras, estas tiu mola sonoro, la sono de mia edzino diranta:

"Jen rigardu, karulo, kion mi akiris por vi en la magazeno. Vidu, kia belega vaska bereto! Vi aspektos kiel franca artisto en Montmartre! Ekde nun vi neniam plu iru sen kapvesto!"


Glosoj:

buso PIV omnibuso

domini PIV-S HV superregi

febla PIV malforta

kepo PIV viziera kapvesto de lernantoj, militistoj k.a.

nifo AC ne-identigita fluganta objekto, "fluganta telero"

rilaksi PIV-S senigi de korpa kaj psika tensio

sombrero HV AC latinamerika kapvesto kun vasta sunprotekta rando, ofte el pajlo