Articles by Raymonde Coquisart
Archives
-
Aliaj novajxoj de Hori Yasuo (Japanio)
- 11 Feb 2012La 3an de februaro 2012 Hodiaŭ estas la Tago de Secubun, la antaŭa tago de la printempo. En tiu okazo povas aperi demonoj. En temploj kaj hejme okazas festivalo de Secubun, en kiu oni forpelas demonojn per disĵetado de sojfaboj. Ofte oni manĝas sardinojn por eviti la alproksimiĝon de demonoj per malbonodoro de rostitaj sardinoj. Certe en multaj hejmoj oni kriis : « Malaperu atomenergiaj demonoj ! » En mia hejmo alia menciinda afero okazis, nome montrado de la puparo de…
-
Iitate, Mia Revo
- 30 Oct 2011De HORI Yasuo Karaj, Mi sendas rakonton verkitan de mi, kiu ricevis la unuan premion en la Japana kaj Korea Komuna Kongreso j^us okazinta. Iitate, Mia Revo Mi estas malmoderna lokomotivo nomata Jaemon, tamen mi ne estas vera lokomotivo. Mi estas la heroo en la infanlibro “Lokomotivo Jaemon”. Mi jam de multaj jaroj plaĉas al multaj infanoj, sed infano, al kiu mi estis donacita, ial ne ŝatis min. Eble al tiu infano pli plaĉis herooj en televido, ol tiuj en infanlibroj…
-
HORI Jasuo la 29-a de oktobro
- 30 Oct 2011AntaÅ unu semajno venis al mi la libro titolita âJasuo HORI : Tertrema Katastrofo de Japanio 2011 Taglibroâ eldonita de Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La prezo estas 14 eÅroj. Se vi volas aÄeti tiun libron, turnu vin al UFE. Mi tre dankas al la redaktantoj kaj la eldonantoj. Movoj kontraÅ atomenergio Kvankam la Äefministro aprobas refunkciadon de la ekzamenataj aÅ haltigitaj nukleaj reaktoroj, ekestas diversaj movoj kontraÅ atomenerg…
-
HORI Jasuo la 27-a de oktobro
- 30 Oct 2011El artikoloj de du ĵurnaloj de Fukuŝima En la urbo Iŭaki, kiun mi vizitis la 24an, mi aĉetis lokajn ĵurnalojn por pli bone kompreni la situacion en Fukuŝima. Hodiaŭ mi tradukos kelkajn artikolojn el tiuj ĵurnaloj. Mi estas ĝoja, ke en diversaj lokoj la loĝantoj kuraĝigas unuj la aliajn por la rekonstruado de la komunumoj. Fiŝkaptado de salmonoj komenciĝis Salmonoj revenas al siahejma rivero post 4 jaroj en aŭtuno. Laŭ la marbordo de la Pacifika Oceano en la gubernio…
-
HORI Jasuo la 25-a de oktobro
- 30 Oct 2011Toohoku-kongreso La 22an-23an de oktobro okazis la 52a Toohoku-Esperanto-Kongreso en la varmfontejo Iizaka en la urbo Fukuŝima. Mi timis, ke pro la radioaktiveco ne venos multaj homoj, sed same kiel antaŭaj jaroj, preskaŭ 50 homoj ĉeestis kaj 30 homoj morale aliĝis. Mi prezidis la simpozion “Esperante pacon por protekti vivon kaj vivadon”, en kiu reprezentantoj de la 4 gubernioj de Toohoku raportis kaj poste ni diskutis. Kiel mia fina saluto, mi prezentis leteron…
-
Prelegvojagxo de Yasuo Hori en Francio
- 30 Sep 2011Yasua Hori skribas : Ekde la 5a gxis la 25a de septembro mi vizitis 8 urbojn cxefe en Sud-Francio, Parizo, Beziers, La Ciotat, Gap, Romans, Grenoble, Albertville, kaj Bourg-en-Bresse, prelegante pri Japanio al esperantistoj kaj urbanoj kaj ludante muzikilojn al lernantoj. Dum tiuj tagoj mi ne povis raporti pri Japanio, kaj tiu manko estas tre bedauxrinda afero. Mi plenigos la mankon per raportoj pri la okazintajxoj dum tiuj tagoj. La 5an de septembro La 3an de septembro okazis pack…
-
En Francio, François-Charles Oberthur, la kreinto de la kalendaro de la posxtoj
- 16 Aug 2011Cxu vi scias tion ? Ekde la komenco de la 18-a jarcento, la leterportistoj kutimis donaci almanakon al iliaj klientoj. En 18010, la nomo sxangxigxas en « almanako de la posxtoj ». La presisto François-Charles Oberthur donos al la almanako gxian modernan formon. Sur la unuaj modeloj, la almanako de la posxtoj prezentis infrmojn pri la posxtaj servoj sed ankaù la datoj de la bazaroj kaj foiroj kaj foje nociojn pri astronomio. La ideo de Oberthur estis krei la principon de departementa al…
-
Ferioj en Provenco !
- 09 Aug 2011 - 1 commentMia edzo Joël, mia hundo Pépère kaj mi jxus trapasis unu semajnon en Provenco de la 23-a gxis la 30-a de julio. (Provenco, regiono de Francio sud okcidente). Ni luprenis etan dometon en vilagxo, eta vilagxo, apud Vaison la Romaine. Nia vilagxo Crestet estas tre malnova kaj mezepoka. Trian fojon, ni ferias kune kun la hundo : unuan fojon en Bretonio kaj duan fojon en Perigueux. Dum nia semajno, ni vizitis la urbon Orange kaj la antikva roma teatro, Vaison la Romaine tre interesa kun multa…
-
La 16-a de julio, Yasuo ekiros al Kopenhago....
- 17 Jul 2011Subita falo de nombro de malaperintoj Certe vi rimarkis, ke la nombro de malaperintoj subite falis de 7014 (la 7an) al 5200 (la 8an). Kial tio okazis? Tion kaŭzis la urbo Iŝinomaki, kiun mi vizitis la 21an de junio. La semajna gazeto Mainiĉi (numero de la 24a de julio) klarigas la aferon jene: La urbo Iŝinomaki havis 160 mil loĝantojn antaŭ la katastrofo. Al tiu urbo atakis la cunamo kaj mortigis 3128 loĝantojn (ĝis la 6a de julio). Komence la urbo kalkulis la nombron de malaperintoj…
-
La 14-a de julio 2011
- 17 Jul 2011Mesagxo de HORI Yasuo > Mi sendas raporton pri la japana katastrofo. Mi ekiros al Danio la 17an de > julio, do eble mi ne povos verki g^is mia reveno la 1an de augusto. G^is! La 14an de julio Post la morto de mia patrino en majo mi havas multajn laborojn: funebraj aferoj kaj preparo por transloĝiĝo al miapatrina domo, pro kio mi ne havis tempon por raporti pri seriozaj aferoj. Hodiaŭ mi ĉesis labori por tiuj domaferoj kaj dediĉas min por raporti pri tri mapoj pri la nuklea akcide…
-
Baldaù la kongresa tempo...
- 03 Jul 2011Venos baldaù la kongresa tempo kaj la feriperiodo. Kelkaj el vi sendube vojagxos al la Universala Kongreso en Kopenhago aù la kongreso de SAT, aù la Internacia Junulara Kongreso, aù aliloke... Mi vojagxos sude de Francio iam. Mi ne partoprenis la Universalajn kongresojn ekde la jaro 2000. Tiu de 1998 okazis en Montpellier (Francio) kaj mi estis membro de la Loka Kongresa Komitato. Poste en 1999, mi vojagxis al tiu en Berlino. Mi suficxe bonege konas tiun urbon kie mi estis deko de fojoj ekde…
-
INTERASOCIA RENKONTIGXO DE ESPERANTO CXE MEDITERANEO (IREM)
- 02 Jun 2011Inter la 22-a kaj la 26-a de aprilo estis organizita en Sete (34) la interasocia renkontigco cxe Mediteraneo. Kaj, mi ecx aldonu ke la renkontigxo ankaù daùris la 27-a cxar estis organizita plusa ekskurso. Kion diri pri tiu renkontigxo ? Unue, ke gxi estis bonege organizita kun abundaj programeroj. Sed unue, kiuj estis la partoprenantaj asocioj : Esperanto France, SAT Amikzro, FFEA (Franca Fervojista Esperanto Asocio), FKEA (Franca Katolika Esperanto Asocio), GEE (Groupe des Enseignant…
-
Mesagxo de Hori Jasuo la 25-a de majo
- 26 May 2011Karaj, mi sendas raporton de la 25a de majo. La 25an de majo Intervjuo kun honora profesoro Anzai Ikuroo Evidentiĝis, ke la nukleaj reaktoroj n-roj 1, 2 kaj 3 atingis la staton de kernofandiĝo. Pri tiu kaj aliaj aferoj, ĵurnaloj diverse raportas relative trankvile, kaj pro tio legantoj emas opinii, ke la akcidentoj pli kaj pli kvietiĝas, sed aliflanke semajnaj gazetoj raportadas terurajn novaĵojn, fotojn kaj antaŭvidojn pri la nuklea infero. Homoj nun ne multe fidas tiel nomataj…
-
Hipokriteco...
- 26 May 2011 - 1 commentKiamaniere kompreni homoj, membroj de motorcikla klubo, kiuj sencxese kritikas 2 aliajn membrojn sed kiuj sencxese promenas kune dum la semjnfinoj ? Mi bedaùras sed ne povas kompreni, ne sukcesas kompreni kaj neniam sukcesos kompreni ! Mi grumblas sencxese kaj ploregas furioze pri tiu afero. Tio ne estas mia maniero vivi kaj mi ne povas, absolute ne povas kompreni tion ! Cxu tio ne estas hipokriteco ?
-
Mesagxo de Hori Yasuo el Japanio la 16-a de majo 2011
- 16 May 2011> Karaj, > > Mi sendas la hodiauan raporton pri la katastrofo. La 16an de majo Deklaro pri la sekureco de legomoj el Gunma Jam tuj post la cunamo komenciĝis la kerno-fandiĝo La 15an la elektro kompanio Tokio publikigis raporton pri la stato de la reaktoro n-ro 1 jene: La 11an de marto je 14:26 okazis la tertremo kaj tuj poste aŭtomate haltis la reaktoro. Pro la cunamo instalaĵo por ricevi elektron el ekstere ankaŭ damaĝiĝis kaj elektro haltis. Je 15:30 la cunamo venis kaj da…
-
Mesagxo de Hori Yasuo el Japanio
- 07 May 2011La 5an de majo Supre estas portomanĝaĵo, kaj sube rizbuloj. Oni ĝenerale manĝas tiujn tage, aĉeteblajn ĉie en superbazaroj. La supra portomanĝaĵo konsistas el rizo, sur kiu estas peklitaj legomoj kaj pecigitaj fiŝaĵoj, maldekstre frititaj kokaĵoj kaj sube ovaĵo. Rizbulo estas rizo kovrita per marlaktuko (ne nigra papero) kaj ene fiŝpeco, legomo salita frukteto ktp. Portomanĝaĵo estas tro grasa por maljunuloj, kaj manĝi la similan ĉiun tagon estos ne tolereble. Tamen mu…
-
Mesagxo de Hori Yasuo el Japanio
- 07 May 2011La 1an de majo naskiĝis mantidoj en mia ĝardeno. Oni diras, ke mantoj povas antaŭvidi la kvanton de neĝo dum la vintro kaj laŭ tiu kalkulo ili demetas ovojn alte aŭ malalte ĉe branĉoj. Tamen ili ne povis antaŭvidi la grandecon de la cunamo, kaj certe multaj ovoj viktimiĝis. La Unua de Majo Hieraŭ okazis manifestacioj de La Unua de Majo en diversaj lokoj en Japanio. En la laborista movado estas du fluoj: komunista kaj socialdemokratia. En Tokio okazis ambaŭ aparte en malsamaj loko…
-
Interasocia renkontigxo cxe Pasko 2011
- 07 May 2011Karaj geamikoj, Finigxis la Interasocia Renkontigxo en Seto cxe Pasko. Multaj kunvenoj, prelegoj, muzikaj kaj teatra vesperoj, multaj partoprenantoj kaj agrabla etoso. Trovu cxi kune la ligon kiu ebligos al vi admiris la belanj fotojn kiujn realigis mia edzo. Vi mem povas trandoni tiun ligon al viaj gekonatuloj. https://picasaweb.google.com/jcoquisart/2011InterasociaRenkontigoDeEsperantoCe Mediteraneo22a26aAprilioSeto# Raymonde kaj Joël
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Raymonde Coquisart
- ipernity © 2007-2026
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
X