Mil kongresanoj el 55 landoj aliĝis al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la islanda ĉefurbo Rejkjaviko de la 20-a ĝis la 27-a de julio. La mila kongresano, la veterana esperantisto Hallgrimur Sæmundsson el la kongreslando, estis registrita la 20-an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la kongreso.
Kvankam la 98-a UK okazos en Eŭropo, plej multe da kongresanoj liveris tamen Japanio, kiu kun 97 aliĝintoj ĝis nun ankoraŭ povos superi 100, verŝajne kiel la sola lando. Sur la dua loko estas Francio (88) kaj sur la tria Germanio (83). Alte, kiel la kvara, en la statistiko staras Ĉinio kun 59 aliĝoj. En Rejkjaviko ĉeestos eĉ pli da ĉinaj kongresanoj ol pasintjare en Hanojo. La nombro de aziaj aliĝintoj estas ĝis nun 190, t.e. preskaŭ unu el kvin.
Aliaj landoj kun minimume 25 aliĝintoj estas Italio (44), Nederlando (42), Svedio (39), Usono (37), Pollando kaj! Rusio (po 35), Finnlando (30), Belgio kaj Brazilo (po 28), Svislando (27), kaj Britio kaj Ĉeĥio (po 25).
Inter la lastatempaj UK-oj, tiu en Rejkjaviko jam superis la finan aliĝnombron de Vankuvero en 1984 (802) kaj de Hanojo en 2012 (866). Al la Havana UK en 2010 aliĝis 1002 kongresanoj. La antaŭa UK en Rejkjaviko, en 1977, havis 1199 aliĝintojn.
Articles by Raymonde Coquisart
Forpasis D-ro Werner Bormann
-
Werner Bormann, doktoro pri ekonomiko kaj unu el la plej gravaj gvidantoj de UEA dum la lastaj jarde…
-
25 Jun 2013
Malnovaj fotoj de Universalaj Kongresoj
-
Mi invitas vin rigardi malnovajn fotojn de Universalaj Kongresoj. La unua estas tiu de Montpellier (…
-
27 Apr 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
203 visits
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.