Enhavo:

  1. Forpasis Li Shijun (Laŭlum)
  2. UEA invitas prelegi en la Rejkjavika IKU-sesio

FORPASIS LI SHIJUN (LAŬLUM)

Akademiano Li Shijun (Ĉinio), konata per la plumnomo Laŭlum, forpasis la 10-an de novembro en Pekino. Li naskiĝis en 1923 kaj eklernis Esperanton en 1939. En 1950 li kunpreparis la fondon de Ĉina Esperanto-Ligo kaj ekpartoprenis en la redaktado de la monata gazeto El Popola Ĉinio, por kiu li longtempe servis i.a. kiel vicĉefredaktoro kaj tradukanto. Li estis ankaŭ vicĉefredaktoro de Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj de La Mondo, la organo de ĈEL.

Laŭlum faris kvante kaj kvalite elstaran kontribuon al la traduka literaturo de Esperanto. Li tradukis i.a. la verkojn La okcidenta ĉambro de Zengling Hong (1961), Sinjoro Dongguo de Dong Gjuhian (1962), Aŝma (1980), Aŭtuno en la printempo d! e Ba Jin (1980), Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang de Chi Li (1985), Qu Yuan de Guo Moruo (1987), Frosta nokto de Ba Jin (1990), Ĉinaj klasikaj poemoj ilustritaj (1990), Mirrakontoj de Liaozhai de Pu Songling (1994), Ĉe akvorando (2004), Noktomezo de Mao Dun (2004), Romano pri la tri regnoj de Luo Guanzhong (2008), Pilgrimo al la Okcidento de Wu Cheng'en (2009), kaj Kvar generacioj sub la sama tegmento de Lao She (2011). Li kuntradukis kaj poluris la trivoluman Ĉina antologio (1959, 1986, 1989) kaj multajn aliajn verkojn. Li mem aŭtoris i.a.222 simplaj versaĵoj por komencantoj (1995), kaj poemojn, artikolojn, eseojn kaj recenzojn.

Laŭlum verkis ankaŭ lernilojn, i.a. Nova vortaro Esperanto-ĉina (kun aliaj, 1959), Esperanta konversacio (1964), Unua ŝtupo de Esperanto (1983), Esperanto-kurso por memlernado(1984), Nova kurso de Esperanto (1986), ! Esperanto-Ĉina Vortaro (kun aliaj, 1990), kajGvidlibro de Esperanta konversacio (2001).

Laŭlum estis membro de la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj. Ekde 1990 li ĝuis ŝtatan subvencion pro sia kontribuo al ĵurnalismo. Li estis estro de Ĉina Esperanto-Instituto kaj, ekde 1983, membro de la Akademio de Esperanto. Li estis elektita kiel Honora Membro de UEA en la 89-a UK en Pekino, en kiu li ankaŭ gvidis kiel rektoro la Internacian Kongresan Universitaton. En 2010 la Ĉina Tradukista Asocio honoris lin per Dumviva Honora Premio pri Tradukado.

UEA INVITAS PRELEGI EN LA REJKJAVIKA IKU-SESIO

Dum la 98-a UK en Rejkjaviko okazos la 64-a sesio de Internacia Kongresa Universitato . UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete <amri@huji.ac.il>, ĝis 2013-01-31.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU, kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la proponanto (kune ne pli ol unu paĝo).