Karaj,

ni ĉiuj scias ke jOmO kantas kaj ludas gitaron.

Hodiaŭ li informas min:

Mi nuntempe provludas, kun iu ludanto de "budego" ( okc.: bodega, pole: kobza ), kiu estas tradicia okcitana instrumento farita de tuta haŭto de kaprino. Estas iu formo de kornemuzo.

Mi intencas ludi kun orkestro de tiuj instrumentoj, estas strata muziko.

Maje, jOmO koncertos dum Tutpollanda Esperanto - Kongreso, kiu okazos enn urbo

Nowy Sącz.

Kion ni ankoraŭ ne scias pri ŝatataj okupoj de jOmO ?

Kun sinceraj salutoj.

Henryk