Karaj,

ĉu vi konas jOmO`on ?

Multaj respondos certe, jes!!!!

Do, bonvolu legi:

jOmO ( Jean Marc Leclercq ) naskiĝis la 10-an de oktobro 1961 j. en Francio. Mezlernejo: Polyvalent Rive Gauche - 1979 j.

Li komencis muziki en la jaro 1977, kaj li esperantiĝis en la jaro 1988. Kaj... li decidis kanti kaj verki en Esperanto.

Li surpiedigis propran grupon "La Rozmariaj Beboj", kiu ekfamiĝis komence de la jaro 1990, en la franca alternativa rok-melodio.

La bando turneis en diversaj landoj, produktis du albumojn, kaj koncertis sur la prestiĝa pariza scenejo "Olympia".

Post disiĝo de la "La Rozmariaj Beboj", li kreis novan grupon - "Liberecanoj", kun kiu li surbendigis septitolan albumon ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto ( 22 kantoj, en 22 lingvoj ), kiu aperis en la jaro 2000, en la Guinness Libro.

Poste sole jOmO surbendigis en la novaj studioj de Vinilkosmo tutan esperantan albumon: "JoMo friponas", kiu aperis fine de la jaro 2001.

Sekva disko: "jOmO slavumas", aperis printempe de la jaro 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj, kun kiuj li kunludas.

En la jaro 2010 li komencis serioze lerni lingalan lingvon, helpe de unu esperantisto el Kongo - Theophile Mayoma Diankembo, tiu kiu komponis la kanzonojn, kiujn en la jaro 2010 jOmO surbendigis en Vinilkosma studio, kaj ĝi aperis kiel virtuala afrika albumo.

Februare 2010 j. li finigis laboron ĉe CD "Afrika kompilo". Unu kanto, kiun li komponis, estas duone esperante, duone okcitane kun unu frazo en lingala lingvo: "Afrika ezali na koteka te" ( Afriko ne estas por vendado ).

Aprile 2010 j. jOmO pretigis kanton en 48 lingvoj, ĝi daŭras ses minutojn.

Marte en la jaro 2010, li "naskigis novan infanon", ĝi longas 3`57``, ĝia koro batas 102 batoj per minuto, kaj ĝi havas funkajn okulojn kaj ĝi kreitas de ideo pri lingva ajkido.

Ĝi estas "Funkolando", kiu estas en angla lingvo, kun subtitolo "Sexy Esperanto", sed pri ESPERANTO!!!

Aliaj "infanoj" de jOmO, de tiu periodo estas: "Emerita punko" kaj "Estu mia amiko" ( pri la facebook paĝo ).

Elster la muziko li:

- eldonis ĉe franca eldonfirmao konversaci-libron pri la gaskona lingvo, en kiu li

ankaŭ verkas,

- en la majo de 2006 j. aperis lia unua romano "Ucraina" en la okcitana lingvo, por kiu li

ricevis literaturan premion,

- en la jaro 2009, li komencis lernadon de silezia dialekto ( lingvo, se iu tiel preferas ),

ĉar lia edzino estas polino de silezia urbo ( Silezio - regiono de Pollando ). Dum lia

libertempo, februare 2010 j. en Pollando, li skribas al franca eldonfirmao, libron pri la

silezia dialekto. Nur ĉi tie troviĝas interesaj libroj, i.a. taglibro de unu silezano de la

II-a Mondmilito, kaj... liaj gebopatroj bone parolas silezie.

Krom tio li havas 15- jaraĝan filinon, kiu komencis surscenejiĝi, por kanti: pole, france kaj hispane.

Eble ankoraŭ:

- JomO interesiĝas pri sporto, kaj precipe pri rugbeo. Por ĉi tiu "renezaĵo", li estas preta stari en 300 m vico, por aĉeti biletojn.

- li aktive partoprenas en la politika vivo de lia patrolando kaj lia urbo. Ekz. oktobre 2010 j, dum

surstrataj strikoj, li ludis banĵon kun alia muzikisto. ( En la surstrata striko partoprenis 45.000

personoj ).

- li estas kunorganizanto de kulturaj festoj, i.a. "FESTO" kaj festivalo "Occita`nia"..

- ĉiu jare, okaze de Kristnasko jOmO partoprenas en la kristnaskaj spektakloj por geinfanoj, unufoje kiel arbo, alifoje, dum spektaklo, li parolas per kvar lingvoj...

- novembre 2010 j li malfermis propran retpaĝon en kvar lingvoj

Li nek fumas,nek trinkas alkoholon, nek manĝas viandon, sed havas unu malavantaĝon: li estas multe parolema.

JOmO daŭre koncertas Esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancingajn kantojn.

Mi esperas,ke vi nun, almenaŭ iomete pli, konas jOmO,`0n.

Via Henriko

Laŭ:

- miaj interparoloj kun jOmO,

- nia korespondado,

- Kongresa Libro de EK - 2009

- retpaĝo de jOmO



-

-



-