En Romo sur Campo di Fiori

Korboj d`olivoj kaj citronoj,

Pavim` ŝprucita per la vino

Kaj per petaloj de floroj.

Rozajn fruktojn de la maro

Ŝutas vendistoj sur la tablojn,

Faskoj de sukaj vinberoj

sur lanugon de persik` falas.



Ĝuste sur ĉi tiu foiro

Oni bruligis Ĝiordanon Brunon,

Ekzekutist` submetis fajron

En rondo de scivola plebo.

Apenaŭ la flam` estingiĝis

Ree pleniĝis la tavernoj,

Korbojn d`olivoj kaj citronoj

Portis vendistoj sur la kapoj.



Mi rememoris Campo di Fiori

En Varsovi` ĉe karuselo,

Dum milda cesper` fruprintempa

Ĉe la sonoj de dancmuziko.

Salvojn post muroj de la getto

Dampis la laŭta melodio

Kaj paroj surprenflugis

Alten al stelriĉa ĉielo.



Iufoje vent` el brulejo

Alportis nigrajn flugludilojn,

Rajdantoj sur la karuselo

Kaptadis flokojn en aero.

La vento el domoj brulantaj

Disblovis robojn al knabinoj,

Ridis gaje la homamaso

Dum la karusel` varsovia.



Eble iu el tio konkludos,

ke pola aŭ roma popolo

Negocas, amas, amuziĝas

Pasante martirajn ŝtiparojn.

Iu eligos mortaĵon

Pri la forpaso de homaferoj,

Pri la forgeso, kiu kreskas

Antaŭ ol la flam` estingiĝos.



Mi tiam tamen ekpensis

Pri la soleco de perantoj,

Pri tio, ke Ĝiordano Bruno,

Ascendante konstrutrabaron,

Ne trovis en la homa lingvo

Eĉ unu vorton,

Por adiaŭi per ĝi homaron,

Ĉi tiun homaron, kiu restas.



Ili jam kuris trinki vinon,

Vendi diversajn marfruktojn,

Korbojn d`olivoj kaj citronoj

Portis en gaja parolbruo,

Kaj li jam estis malproksima,

Kvazaŭ jarcentoj preterpasis

Kaj ili momenton atendis

Lian forflugon el incendio.



Ĉi tiuj solecaj pereantoj

Jam de la mond` forgesitaj,

Ilia lingvo fariĝis fremda

Kiel lingvo de planed` malnova.

Ĥis ĉie estiĝos legendo

Kaj tiam post multaj jaroj

Sur nova Campo di Fiori

Ribelon ekscitos vort` de poeto.

Tradukis: Irena Missiuro