Karaj,

kun granda plezuro mi informas, kion skribis jOmO la 30-an de aprilo 2010 j.:

Hej,

Saluton!

Delonge mi ne skribis, estas vere. Sed mi daure prilaboras mian kanzonon en X lingvoj ( en 24 lingvoj, jam estas preta ), kaj tio ĝenas min fari aliajn aferojn.

La aktiveco estas plue de la kutimaj okupigaĵoj. Precipe dum printempo, la artaj aŭ kulturaj taskoj "kreskas kiel en naturo".

Antaŭhieraŭ ni manifestis en Tuluzo por dulingva metroo.

Hodiaŭ vespere mi akompanos per gitaro virinon kiu rakontos fabelon en la okcitana ( lingvo ).

En majo mi koncertos en Reus ( Katalunio ). Fakto, ke FC Barcelona malvenkis duonfinalon de europa futbala pokalo, do oni ŝanĝigis la daton de mia koncerto dufoje. Do, ĉu mi povas enui ?

.........

Post kelkaj tagoj ni gastigos niajn usonajn amikojn, uson-franca, neesperantista geedzo, kun 5 geinfanoj.

Morgaŭ, mi kunla tuta familio, iros spekti gravan renkomntiĝon de rugbeo inter Tuluzo kaj irlanda provinco de Leinster. Vi devas scii, ke rugbeo en Tuluzo estas kiel virbovbatalo en Hispanio, estas kiel .... ... estas la parto de nia kulturo...

Por aĉeti biletojn ni devis stari en 300 metra vico.

........

Ĝis la...

jOmO