Neni` ekos duan fojon
do pro tiu sort` - kombino
ni naskiĝis sen la sperto
kaj ni mortos sen rutino.
Se eĉ estus ni lernantoj
plej obtuzaj sur la tero
ni sukcesus ripetadi
nek printempon, nek someron.
Ne ripetos ni la tagon,
post la nokt` ne venos biso,
ne identas duan fojon
la rigardo, premo, kiso.
Hieraŭ, kiam iu laŭte
ĉe mi diris vian nomon
estis al mi kvazaŭ rozo
trans fenestro falus domon.
Nun, kiam ni estas kune
mi rigardas la plafonon.
Rozo? Kiel ĝi aspektas?
Floro ĝi? Aŭ eble ŝtono?
Kial vi, malbona horo
Timigante nin malpravas?
Venis vi - do devas pasi,
pasos vi - do tio gravas...
Ridetante, brakumante
reatingas ni trankvilon,
malgraŭ ke de du akveroj
ni prezentas malsimilon...
Esperantigis: Lidia Ligęza
Sign-in to write a comment.