Eksterordinarulo
Vivis ulo en Ameriko
ekster iu plej eta kritiko,
c^ar eksterordinaro
regis en lia faro
dum laboro, konduto kaj fiko.
Naturisto
Veis ulo el urbo Poznano,
ke ne povas fiki en kabano.
Verdiktis medicino:
"Emo al naturismo
absolute ne estas malsano."
Obsedo
C^iunokte song^is Mohamedo
pri la propra, baldau~a gravedo.
S^anco estis eteta,
do c^i penso kompleta
jen farig^is lia obsedo.
Bankisto
La bankisto el Salamanko
gimnastikis matene sur planko.
L`edzino diris:"C^esu,
prefere min karesu".
Sed li ege rapidis al banko.
Eleganto
Log^is ulo en urbo Brabanto,
kiu estis granda eleganto,
duan fojon ne uzis jakon,
nek c^apelon, inon kaj frakon.
Li meritis kronon el akanto.
Sign-in to write a comment.