Botoj

Foje iu homo de Kioto

portis ege knarantajn botojn.

Do demandis najbaro:

"C^u el ledo c^i - paro,

au~ el kio, ho, homo, de Kioto?"

S^uisto

La s^uisto el urbo Mantuo

faris c^iam s^uojn kun truo.

Demandita pri kau~zo

sperte sakris sen pau~zo

c^i-s^uisto el urbo Mantuo.

S^prucado

Vivis ulo en Suda Provenco,

kiu forte s^pruci per scienco.

Malkas^is analizo,

ke akvas c^i - provizo.

Duba estas sciencopotenco.

Vojag^anto

Vojag^anto tra Nederlando

s^atis ripozi sur verando,

trinkis anstatau~ kafo

vodkon el karafo,

poste dancis sarabandon c^e j^azbando.