.... Tamen ilin c^irkau~ is la litvaj, malhelaj
Arbaroj, seriozaj klaj ,mirinde belaj! -
En krono de lupoloj, la padoprunujoj;
Kun fres^a, pas^tistina rug^ig^o, sorpujoj;
Aveluj`, lau~ menado*, kun verdaj sceptretoj,
Kvazau~ uv-ornamitaj de nuksaj perletoj;
Arbaridoj,kratagon viburn` c^irkau~prenas;
Rubuso, nigran bus^on al framboj premanta.
Per folioj sin arboj, arbustoj mantenas,
Kiel por danc` frau~ linoj, junular` staranta
C^irkau~ geedzoj. Meze de l` rond` staras paro,
Levite, super tuta amas` de l` arbaro,
Per c^armo de koloro, graciec` talia:
Betulo, amatino - karpen` edzo s^ia.
Plue kvazau~ infanojn, nepojn, maljunulojn
Rigardas en silento: jen fagoj, ag^uloj,
Tie poploj, matronoj; jen muske barbhara,
Kun sia g^iba nuko, kverko kvincentjara,
Kiun apogas, kvazau~ rompitaj kolonoj,
Kadavroj de kverkhavoj, kiuj nig^is s^tonoj.
................
"C^u ne pli bela nia honesta betulo,
Ploranta kampulino, pro filo, mortulo,
Au~ pro edzo vidvino, kiu manplektante,
G^is al tero etendas harligon torente:
Muta malg^oj`, stature ploras elokvente!
......
Menadoj - virinoj el sekvantaro de greka dio Bakho, portis en manoj bastonojn c^irkau~ volvitajn
per hedero kaj vinberaj branc^etoj.
............
C^iel` itala estas, lau~ dir`, c^iuhore
Blua, pura, do kvazau~ akvoj glacis^elaj;
C^u vent`, malbonvetero, ne estas pli belaj?
C^u ni, vi levu kapon: kiom da vidaj^oj!
Kiom da scenoj, bildoj, ludas la nubaj^oj!
C^iu nubo - alia: au~ tuna c^i tie
Pluvegraveda rampas, lau~ maldiligenta
Testudo, kaj delasas g^is ter`, longosrtie,
Malplektitajn harligojn da pluvo torenta;
Vento pelas hajlnubon, al balon` similan,
Rondan, malhelbluan, meze flavebrilan;
Granda bruo c^irkau~ e, vidu, ec^ en niaj
C^iutagaj nubetoj, s^ang^oj estas kiaj!
komence anseraro, blankaj cignoj velas,
Dorse vent`, kiel falko, ilin kune pelas:
Ili premig^as, kreskas - nova mirindaj^o!
Ricevas kurbajn nukojn, dislasas kolharon,
Els^ovante piedojn, sur c^ielarkaj^o,
Kiel c^evaltabuno, trakuras steparon;
C^iuj, arg^enteblankaj, miksig^is;- subite
Tabun`, en grandiozan s^ipon transformite,
Nag^as, sen bru`, sur blua eben` de c^ieloj!"
..............
Sign-in to write a comment.