Fruktog^ardeno:
En vicoj staris froktarbaro,
Ombrante vastan kampon; malsupre bedaro.
Tie griza brasiko, kun kalvaj^oklino,
Sidas, s^ajne meditas pri legomdestino,
Silikvojon, en verdaj^on de karot` plektante,
Staras fabo, okulojn mil al g^i turnante.
Aliloke maiza ortufo levig^as;
Ie akvomelono dikventra vidig^as,
Kiu for, malproksime de siaj trunketoj,
Rulig^is, kiel gasto, al la rug^aj betoj.
Bedojn tranc^as limetoj. Sur fosaj^oj c^ie
Staras, kvazau~ sur gardo, kanabo serie -
C^i cipres` de legomoj, rekta kaj verdanta;
Bedojn gardas kanaba odor` penetranta;
Tra folioj s^ovig^as vipero nenia,
Rau~ poj, insektoj mortas de odor` ilia.
Plu, de papav` levig^as blanka trunketaro;
Vi pensus, ke sidanta papilioj-aro
flirtas sur g^i flugile, c^ielarke-brile,
Diverskolore, hele, juvelarsimile:
Pupilon logas tiom papavkoloroj.
Kiel plenulo inter steloj, meze floroj
Ronda sunflor`, kun granda vizag^o orflama,
Sekvas sunoiradon per altur` c^iama.
C^e barilo, mallarg^aj levoj de tereno,
Sen arboj,sen arbustoj: kukumoj-g^ardeno.
Ili belkreskis; granda, vasta foliaro
Kovris la bedojn, kvazau~ tapis^a faldaro.
..........
Sign-in to write a comment.