Kafon, kiel la pola, ne konas translimo;

En pola dom` bonstata, lau~ malnovkutimo,

Estas, por kafpreparo, aparta virino,

Kafistin`; s^i, el urbo au~ el s^ip` vicino*,

Prenas plej bonan specon de gafa grajnaro,

Kaj konas la sekretojn de trinkaj^preparo;

Karbenigra, g^i havas de sukcen` klarecon,

Aromon de la mokko kaj mieldensecon.

Bonan kremon bezonas kafo, memkomprene;

G^i ne mankas vilag^e; kafistin`, matene,

Kruc^ojn alfajriginte, en laktejon iras,

Kaj, delikate, fres^an laktofloron detiras,

En apartan, por c^iu taso, belpoteton,

Ke g^i ricevu propran sian krems^eleton.

...............



Vicinoj / wiciny / - grandaj rivers^ipoj sur rivero Njemen, per kiuj

oni flosigis grenon, koloniajn komercaj^ojn....