Fungoj estis abunde. De frau~lar` s^atataj:

Rug^ovangaj "vulpinoj"*, en kanto glorataj

Simboloj de virgeco, sen verma difekto;

Strange, neniam sidas sur ili insekto.

Frau~linoj "arbaranon" c^asas la gracian,

Kiun fungoj, en kanto, nomas c^efon sian*.



C^iuj serc^as "rug^ulon"; kreske g^i modestas,

Malpli fama en kantoj, plej bongusta estas,

C^u au~tune au~ vintre, fres^a au~ salita.

Vojski c^asas je "mus^omorto" amanita.



Aliaj fungoj estas mals^atataj juste,

Kiel sanmautilaj, au~ malbonaj guste,

Sed ec^ ili utilas: c^ar, nutrante bestojn,

Ornamas boskon, donas al insektoj nestojn.

Sur verda herbotuko, kvazau~ da malgrandaj

Tablovazetoj vico, staras rondorandaj

"Rusuletoj" arg^entaj, flavaj kaj rug^helaj,

Kvazau~, kun vin` divwrsa, pokaletoj belaj;

"Kaprido" renversita funde belpoteto;

"Funeleto" gracia c^ampankaliketo;

Plue "blanuloj", ronda, blankaj,, larg^a, plata.

Kiel laktplenaj tasoj, en Saksuj` farataj;

Globoforma, per nigra polvo, plenigita

"Polvul`" kiel piprujo; - de aliaj, nomoj

Konataj nur al lupoj, leporoj; de homoj,

Ilia granda nombro estas ne baptita.

Al lupaj kaj leporaj neniu rapidas;

Se iu, klinig^inte, eraron ekvidas,

Kolere piedbatas: li, fungon rompante,

Faras nesag^e, belan herbkovron difektas.

.................

Vulpino - cantharellus cibarius, arbarano - boletus edulis, rug^ulo - lactaria deliciosa, kaprido - boletus luteus, funeleto - catharellus aurantiacus, blankulo - lactria piperata, polvulo - lucoperdon.