/ elektitaj /
*La kunveno jam finig^is
sed problemoj ne solvig^is.
*Por c^iu tago
alia flago.
*Li talenta estis
kiam festis.
*Ne estas vera amo
se servas por reklamo.
*Multe li parolas
labori ne volas.
*Novaj krioj
lau malnova melodio.
*Ne c^iu papero
diras la veron.
*Ankau kuarcistaj manoj
suferas pro malsanoj
*De projekto
g^is difekto.
C^ion li plej bone scias
sed mem tiel opinias.
*Se rimarkos oron
pretas doni koron.
*Lia agado
mang^ado.
*Por li la idolo
estas alkoholo.
*Kial fis^o ploras?
Akvo fiodoras.
*La kiento pravas
sed vendisto voc^on havas.
* Truoj en kulturo
videblaj sur muro.
* Onklo sur alta fotelo
veturigis lin al celo..
*
Profesie - pedagogo. Dum la militservado eklernis la fakon de radiotelegrafisto. Ekde 1958 jaro, g^is pensiulig^o, li laboris en varsovia flughaveno.
Pasinte fervore okupig^is pri sporto kiel maratonkuranto.
Bogusław Sobol verkas la versaj^ojn kaj epigramojn pole kaj esperante.
Liaj esperantlingvaj versaj^oj aperis en diversaj E-revuoj, i.a. en "ESPERO KATOLIKA', "FRATECO'.
Aperis ankau~ lia versaj^kolektoj, i.a. "Montru al mi g^ustan vojon", pollingve "Jesteś w każdym istnieniu" , / "Vi estas en c^iu estaj^o" /.
La au~ toro multfoje partoprenis diversajn konkursojn pri poezio. L:iaj versaj^oj aperis en postkonkursaj eldonaj^oj kun elektitaj poezjaj^oj.
Lau~ Antoni Beyga
Henryk
Sign-in to write a comment.