Kiam mi konatighis kun Rafaelo, mi entute ne sciis pri Esperanto. Li volis lerni la araban kaj mi volis lerni la hispanan kaj, dum kelkaj monatoj, ni nur uzis Skajpon kiel cifereca lernejo kaj, pohoro chiutage, ni lernis pli kaj pli niajn respektivajn denaskajn lingvojn. Poste, ni ekparolis pri niaj interesoj, niaj shatoj, malshatoj, pri niaj urboj, chiutagaj vivoj, familioj kaj personaj historioj. Rafaelo venis al Feso viziti min kaj mian familion kaj de tiam ni jam restis kune ghis nun.
Rafaelo, de la komenco, klare diris al mi ke por li Esperanto estas grava afero kaj ke la persono kiu volos kundividi sian vivon kun li devas ankau almenau ghin paroleti. Aldone, min allogis la ideo pri internacia lingvo neutrala kaj, tiel, mi eklernis Esperanton per libroj kaj chiam sub la gvidado de Rafaelo. Ni kune estis en Chinujo dum ses monatoj, unue en urbo Baotou kaj, poste, en urbo Foshan.. Tie, Rafaelo instruis Esperanton kaj mi chiam cheestis chiujn lecionojn. Mi vidis ke Esperanto estis la nura maniero vere havi kontentigan komunikon kun chinoj. La china estas tiel malfacila lingvo! Iam, ni havis lernogrupon kie cheestis chinoj, vietnamo, alia hispano kaj mi, marokanino -chu iam antaue estis tia Esperanto lerno-grupo?-.
Por ni, araboparolantoj, lerni Esperanton havas apartajn malfacilajhojn. Ankau, por ni, lerni Esperanton estas io pli facila ol por chinoj: preskau ni chiuj iam en lernejo lernis europan lingvon -la francan por marokanoj, la anglan por egiptoj kaj tiel plu, kaj, tiel, multaj radikoj iom sonas al niaj oreloj. Por chinoj, lernado de radikoj tute fremdaj estas vere malfacila parto de Esperanto-lernado.
Por ni, granda malfacilajho estas klare distingi la 5 vokalojn de Esperanto. En nia lingvo komuna -la klasika araba- kaj en niaj dialektoj -Darijha en Maroko-, ne estas la vokaloj "i" kaj "e" en apudaj silaboj kaj pro tio, nia nekonscia tendenco estas diri, ekzemple: "Mi ni scias au me ne scias" anstatau la ghustan frazon. Ankau tio prezentighis dum la kurso en urbo Feso. Rafaelo foriris fine de Januaro sed, chiutage, li instruas al mi lecionon pere de Skajpo kaj, poste, mi daure instruas al la grupo pere de tiu materilao kiun ni kune antauprilaboras. Parenteze, ni uzas la kurson de Dennis Keefe, la esperantisto de la jaro chijare. Ni konatighis kun li en urbo Guangzhou -kantono Esperante- kaj ni konstatis ke li ne nur estas granda fizike -li estas impone alta kaj granda- sed ankau persone.
Muziko en urbo Feso
-
En mia urbo kunekzistas pluraj muzikaj tradicioj. Kompreneble, nuntempe, same kiel en chiuj landoj d…
-
12 Feb 2012
Mi rakontos al vi pri kurso de Esperanto en Maroko
-
Jam de antau tri tagoj Rafaelo Mateos instruas Esperanton en urbo Feso. La kurso okazas en lernocham…
-
20 Jan 2012
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 029 visits
Pli pri la kurso kaj la starigintoj, Rafaelo kaj Lakbira
, MIKELO (Michel Dereyger) have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
ĝi ankaŭ estas mia ĉiutaga lingvo (parole, lege k skribe) - ĉiutage mi plibonigas mian lingvoscion lernante novajn vortojn, esprimojn, sinonimojn, ktp.......
Mi konstatas ke vi bonege uzas ĝin. Gratulojn al vi kaj al via profesoro ! ;-)
Via sperto estas vere tre interesa, des pli ke ĝis nun ne estas multaj arablingvaj esperantlingvanoj.
Pri Dennis, mi bone konas lin. Jes li estas granda : 1,96 m ! ;-)
Kaj kiam mi lasis al li la apartamenton, kiun mi luis en la pariza regiono, eble antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj, mi plilongigis la liton, kies matraco estis 1,90 metrojn-longa ;-)
Jes, Dennis vere meritis la rekompencon de "Esperantisto de la jaro". Fakte mi supozas ke ni havos tre baldaŭ tre interesajn raportojn pri la kursoj de la Esperanto-insulo. Normale ili finiĝis hieraŭ.
Bonan kuraĝon !
Sign-in to write a comment.