About Stanislavo

From: Tjumeno

Mi estas lokhistoriisto el Tjumenja provinco (Siberio, Rusio) kaj laboris en la loka muzeo ekde 1995 ĝis fino de 2010. Nun mi estras PR-sekcion en TjumenNIIgiprogazo, subfirmao de la konzerno Gazpromo. Mi strebas uzi Esperanton por internacia komerco kaj aliaj praktikaj celoj.
Mi verkis la artikolojn pri historio de juda komunumo, politikaj persekutoj de 1920-1950-aj, loka regionstudado, industrio, ktp. Entute mi publikigis pli ol 30 sciencajn kaj pli ol 30 scienc-popularigajn artikolojn. En 2009 aperis mia unua libro (artikolaro).
Jen katalogo de mia blogo: www.ipernity.com/blog/95608/359971
Ekde 2014 mi estas prezidanto de la fonduso "Esperanto en Evoluo": esp-evoluo.info Se vi ŝatas miajn blogaĵojn, espereble ankaŭ mia bonfara agado plaĉos al vi. Mi kore dankas ĉiujn subtenantojn de nia projekto en Burundo (Afriko), kie ni konstruigis kaj prizorgas la unuan esperanto-centron.

Occupation: historiisto (regionstudisto en muzeo)

Interests:

historio, muzeo, Esperanto, literaturo, muziko, ĵurnalismo

Favorite music and artists:

La Perdita generacio, La Pafklik, Nirvana, Sex Pistols, Kino (Viktor Coj), Garik Kriĉevskij.

Favorite movies and actors:

"Bona, malbona, malica", "La kruciĝejo de Miller", "Kargo-200", "La nigra libro", "La hunda koro", "Kin-Dza-Dza", "Simpsons", "La faŭna labirinto", "La amora imperio", "Antaŭ legi bruligu".

Favorite books and authors:

fratoj Strugackij, Vasilij Grosman, Tibor Sekel, Spomenka Štimec.