Mi naskiĝis en 1963 en Niigata(新潟), Japanio kaj kreskis en Saitama(さいたま), Japanio. Ĉirkaŭ en 1977 mi ekmemlernis Esperanton kaj iĝis membro de la Japana Esperanto-Instituto. Sed tio ne daŭris, ĉar mi pensis ke pli bone estus lerni aliajn naturajn lingvojn, precipe la anglan. Mi malmulte kaj malsukcese lernis ankaŭ la rusan, la germanan, la francan, la hispanan, la ĉinan kaj la korean lingvojn.
En 2008, mi subite re-interesiĝis en Esperanto, kiam mi legis japanlingvan libron nomita "Esperanto -- hereza lingvo" de fama Profesoro TANAKA Katsuhiko. Mi re-membriĝis en JEI, kaj membriĝis en SAT. Mi partoprenis en la SAT-kongreso aŭguste 2008 en Kazanlak, Bulgario. Tie estis mia unua parolado en Esperanto, kio estis granda sperto por mi.
Ankaŭ la 11an - 13an oktobre, mi partoprenis unuafoje en la Japana Esperanto-Kongreso en Urbo Wakayama.
Dum la 11a - la 25a januare 2009, mi partoprenis en la Aŭstralia Somerkursaro de Esperanto en Sidnejo, kio ankaŭ estis granda kaj amuza sperto.
Aŭguste en 2009, mi partoprenis en la Internacia Semajno de Esperanto okazinta en Sete, Francio. Ankaŭ en oktobro mi partoprenis en Japana Esperanto-Kongreso en Urbo Kofu.
Jarfine mi iros al Noerdlingen,Germanio por partopreni en la Internacia Festivalo. Aŭguste en 2010, mi probable vizitos Dandong (丹東) por kongreso de la Nordorienta Ĉinio.
|
|