Pachjo mia lernis la internacian lingvon en junagho, dum la unua mondmilito.
En 1932, li biciklis tra Danio kaj Skanio, suda Svedio. Tuj poste, li prelegis pri sia vojagho, kaj gvidis E°-kurson. Somere 1933, li gvidis karavanon al 25a UK en Kolonjo, kaj edzighis kun unu el siaj lernantinoj. Miaj gepatroj parolis en Esperanto al mia fratino, kiam ili mendis min.
Saman tagon eksplodis dua mondmilito kaj naskigho de unua filo, sekvata de du pliaj beboj. De tempo al tempo, nia patro vizitigis al ni siajn E°kursojn, panjo foje gastigis kunvenojn de esperantistoj, ambau vojaghigis nin okaze de renkontighoj en Nemurso, en bela Fontenblo-arbaro.
Kiam finfine venis Liberiga Tago, post rifuzo de mia fratino tion fari, mi konsentis porti surbruste verdan stelon, kiun rimarkis usona soldato.
Unua familia vojagho kondukis nin en Duseldorfon 1952 por 25a SAT-Kongreso. Dekmonata Esperanto-restado en Kopenhago 1954-55 ighis por mi plej grava kialo daure vivi eperantiste.
De 1965 ghis 1970, mia patro (André Caubel 1904-1977) laboradis kiel Sekretario de la unua PIV. Dumtempe, mi kunfondis mian propran familion, ighis kiel mia edzo radioamatoro F5RC, kaj nun ghuas gefilojn kvar, genepojn tri.
Mondcivitano. Mia familio estas: tuta esperantistaro.
Renata Chassard-Caubel's network (61)
Renata Chassard-Caubel's public groups