Mi estas amatora fotisto, ekde ~1985, meze de miaj universitataj studoj. Ĝis 1994 mi pafis abunde diafanaĵojn per spegul-fotilo. En 2003 mi komencis repreni intereson por fotoarto per malgranda cifereca fotilo. Kaj fine de 2007 mi plene reeniris la fotografian mondon per cifereca spegul-fotilo Nikon D40X.
Kiel uzanto linukson en komputilo, mi uzas liberan programaron por pritrakti la foto-dosierojn. Jen listo de ili:
- UFRAW: por riveli ciferecajn negativaĵojn (krud-dosierojn)
- Biblioteko 'lensfun' (amuzaj lensoj), por korekti kaj kompensi lensajn distordojn.
- ImageMagick, ilaro kun ĉia ajn funkcio por procesi bild-dosierojn
- Panorama Ilaro, iloj por geometriaj transformoj (korekto perspektivojn, rektigo kurvojn, ktp.); utilega por krei panoramojn el pluraj individuaj fotoj (hugin), kompensi tro kontrastitan dinamikan gamon (enfuse)...
- Gimpo, por ludi kun diversaj bild-tavoloj, aldoni tekstojn (se necese), ktp
Kaj fine, mi anas en hispana ret-komunumo de amatoraj fotistoj kiuj uzas liberan programaron: fotolibre (libera foto).
Interests:
esperanto,muziko,fiziko,matematiko,kriptografio,linukso,vojaĝoj
Favorite music and artists:
Gentle Giant, King Crimson, Les Luthiers
Favorite books and authors:
Tro multaj...