Hallo! — Saluton! — Hello!
Linguae:
– Ich spreche Deutsch (= Muttersprache).
– Mi parolas Esperanton (= preferata komunikilo kun negermanlingvanoj).
– I speak some kind of English (= last resort for non-Germans and non-Esperantists ;-) ).
Pri mia spaco:
Ĝis nun mi uzas
Ipernity-on nur por publikigi
fotojn, kiujn mi faris per mia cifereca fotilo
HP Photosmart R707.
Ekde junio 2004 mi premis ties eksponbutonon plurmilfoje kaj
jam temp' está por elekti la plej prezentindajn.
En somero 2008 mi fine akiris novan poŝtelefonon
Nokia 6500s, do post tri "tradiciaj" modeloj –
Nokia 6150, 6210 kaj 6310i – fine unuafoje aparaton kun fotipovo. Ĉar la poŝtelefonon mi kutime ĉiam kaj ĉien kunportas, povas okazi, ke estonte mi alŝutos ankaŭ pli da rezultoj de ties aplikado.
Mi esperas, ke vi ne tro seniluziiĝos pro mia evidenta amatoreco.
Iom post iom mi spertiĝas pri la aranĝo de albumoj, priskriboj de kaj notoj en fotoj, etikedoj ktp.
Antaŭ nelonge mi decidis fariĝi
pro-membro, por ke mi ne plu limigu min al alŝutado de nesufiĉe distingivaj dosieroj, kiuj suferigas eventualajn rigardantojn. :-)
Noto: Por fari komenton pri aŭ aldoni noton al foto vi bezonas esti membro de
Ipernity kaj aliĝi al mia reto.
Ne timu: Vi povas membriĝi senpage kaj mi volonte aldonos vin – precipe, se vi estas Esperantisto kaj do komprenis tiun frazon. ;-)
Antaŭ tiu persona fotaro jam aperis kaj daŭre ekzistas ankaŭ
La Unua Blogo de Kolonjano.
Sentaŭgule el Rejnlando,
Via Kolonjano
(lasta ĝisdatigo je 2009-08-02, dim)