Mi estas 47-jara instruisto (matematiko, informadiko, Esperanto) en bazlernejo (kun gelernantoj 6-14-jaraj). Miaj sxatokupoj: redaktado de E-revuoj, fotado, futbalo, volano, jogo, gxardeno, hundoj, ekskursoj, orienta filozofio, klasika muziko, (motor)biciklado, naturismo, vegetarismo.
Ekde mia divorco mi vivas sola, kun mia beagle-hundo "Baba" en malgranda vilagxo apud la urbo Papa (norde de Balatono).
Mi redaktas Internacia Pedagogia Revuo (ILEI), Naturista Vivo (INOE) (petu provekzempleron de mi!) kaj Esperantista Vegetarano (TEVA).
Mi estas la estro de la hungara sekcio de ILEI, kasisto de INOE kaj vicprezidanto de TEVA.
Jozefo Nemeth's network (50)
Jozefo Nemeth's public groups