Ĉiam indas koni novajn homojn, fari novajn amikojn, kunfestumi, kunkanti, kundrinki aŭ kunumi kiel ajn, eĉ rete. Certe ĉie oni povas renkonti interesajn homojn, ĉiukaze mi pli ŝatas homojn simplaj kaj koheraj. Mi multe pli afinas al alternativaj homoj, liberaj, liberecanaj, progresemuloj, kreivaj homoj kaj artistoj... tamen, mi certas ke ĉiuspecaj homoj povas esti interesaj eĉ konindaj. Mi prezentas televidprogramon en la okcitana ĉe Barcelona TV, kunproduktas esperantajn televidnovaĵojn en KIS-TV kaj grafikas en Monato. Mi tre ŝatas muzikon kaj violonas, en la bando Kaj Tiel Plu . Mi aktivulas en Kataluna Esperanto-Junularo kaj Kataluna Esperanto-Asocio.
Farri's network (73)
Farri's public groups