About Eterne Rima

● KIO ESTAS ETERNE RIMA?

Esperantisto poldevena, kiu vivas en Japanio.

● KIA ESTAS ETERNE RIMA?

Eterne Rima amas du aferojn:

1. Hiphop-muzikon, precipe la "trap"-stilon
2. Esperanton - jes, tiun strangan lingvon, kiu eble postrestas nur en muzeoj ;)

Li konstatis, ke en Esperantujo estas tro malmulte da moderna elektronika muziko, do li decidis lauxeble plej aktive plenigi tiun nicxon.

● KIAL TIA HIPHOPO?

Eterne Rima respektas oldskolan hiphopon, sed definitive preferas la novskolan stilon (swagger rap, trap style, dirty south, moderna R&B).

● DEVIZO DE ETERNE RIMA:

La mondo devas ekscii, ke ekzistas ankaux hip-hopo/arenbio en Esperanto kaj Esperanto ne estas nur artefarita lingvo por amuzigxi, sed normala vivanta lingvo kun propra kulturo, kiu penetris ankaux hiphopon. Repado en Esperanto ne estas amuza eksperimento. Same kiel naturaj lingvoj (komence angla, poste franca, japana, hispana kaj cxiuj eblaj aliaj) fluas en hiphopo, ankaux Esperanto fluas en hiphopo.
Cxu estas moderna "swagger rap" en Esperanto? Jes!
Cxu Estas Dirty South/Crunk en Esperanto? Jes!
Kaj R&B? Ankaux jes!

● PLI DETALAJ INFORMOJ PRI ETERNE RIMA:

Dirty South / Trap Style / Rap / R&B en Esperanto !!

ETERNE RIMA estas unupersona Esperanta hiphopo-projekto. Naskiĝinta en Pollando, loĝanta en Japanio, Eterne Rima estas esperantisto ekde la jaro 2000. La unua demo-albumo de Eterne Rima estis "Por Miaj Gefratoj" produktita en la jaro 2000. En la fino de 2008 Eterne Rima komencis komponi en moderna nova stilo de hiphopo. Rezulte de tio kreiĝis nova riĉa muzika materialo. En la jaro 2009 Eterne Rima kontribuis per du kantoj al Hiphopa Kompilo vol. 1 (la unua kompilo kun hiphopa muziko farata nur en Esperanto). En decembro 2009 Eterne Rima eldonis promocian 4-titolan albumeton "Por La Rep' EP", kiu anoncis la alvenon de plena oficiala KD-albumo "Samideano" eldonita en la jaro 2010 en fama Esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. Poste granda kontribuo al "Hiphopa Kompilo vol. 2" kaj fine mojosa "Taglibro de brutulo" en majo 2012. Eterne Rima repas en Esperanto. Li mem entute komponas sian muzikon kaj verkas ĉiujn tekstojn estante ankaŭ samtempe repulo kaj kantisto.

Eterne Rima en 2009
-----------------------------

Hiphopa Kompilo vol. 1 :

*Amika Man'
*Batas La Kalkan'


Por La Rep' EP:

*01 Por La Rep'
*02 Mia Loko
*03 Elspezoj
*04 Ne Lasu Ŝin Enui

kaj multaj aliaj kantoj aperontaj ĉefe sur KD-albumo


Eterne Rima en 2010
-----------------------------

"Samideano" KD-albumo:

Eterne Rima en 2011
-----------------------------

Kontribuoj al "Hiphopa Kompilo vol.2 "

Eterne Rima en 2012
-----------------------------

"Taglibro de brutulo" KD-albumo

Ekster la albumo - nove remiksita "Elspezoj 2012"

Occupation: eks-kuracisto, eterna brutulo

Interests:

ETERNE RIMA:

Hip-Hop, Rap, Trap Style, Dirty South, Crunk, R&B, Hyphy

Favorite music and artists:

● Trap Style! Ah tiuj sonbatoj!