Ni estas civitana societo. Baza celo de la societo estas efika agitado por unueca lingvo en Ĉeĥio kaj en Eŭropo. Uzante modernajn metodojn la societo klopodos informi diversajn sociajn tavolojn de civitanoj kaj institucioj pri reala eblo solvi nuntempajn lingvajn problemojn per enkonduko de facila, neŭtrala lingvo.