Gian Piero Savio, israelano kaj italo; doktoro, universitata preleganto kaj profesiisto pri informadiko; emerito kaj dufoja avo. Jam en 1965, ĉe la itala firmao OLIVETTI, li partoprenis la realigadon de "Programma 101", verŝajne la unua persona komputilo en la mondo. Li esperantistiĝis en 2000 kaj ekde tiam ekspluatadas sian sperton pri komputiko por disvastigo kaj antaŭenpuŝo de Esperanto, kiel movada aktivulo, instruisto kaj evoluigisto de didaktika programaro. Li ja baptonomis sian nedisigeblan komputilon, "Esperilo". Kvankam ŝatante komputilaĵojn li tamen ne plu tro freneziĝas pro ili.
Ekde 2007 li eklernis produktadon kaj muntadon de video-filmoj (per programo Final Cut Pro sur iMac 24").
Gian Piero estas plene kontenta pri sia vivo, aparte pri sia novega nepo Daniel kaj ĉarmega nepino "Lia", sed tute ne kontenta pri tutmondaj maljustaĵoj kaj aparte pri lingva diskriminacio. Do, ĉe la limoj de sia eblo, kun eksmodiĝinta idealismo, li daŭre klopodos plibonigi la mondon.