Mi nomigxas Irina STEEL kaj mi estas el Rumanio, sed ekde la 24-a de aprilo mi vivas en Britujo en granda industria urbo Sheffield kune kun mia nov-edzo John kaj mia 17-jara filo Alberto. Mi kaj miaj filoj eklernis Esperanton en la jaro 1993 en Rumanio cxe la loka Esperanto klubo en urbo Oradea kaj poste dum pluraj jaroj ni multe aktivis pri la movado de tiu bela kaj mirinda lingvo de la amikeco tutmonde.
|
|