About Suso Moinhos Pardavila

Mi estas el Vigo, Galegio, licenciito pri galega filologio. Nuntempe mi laboras kiel instruisto de la galega al plenkreskuloj por la aŭtonoma registaro de Galegio (laŭ la komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj), ankaŭ che privataj lingvokursoj kaj kiel tradukisto. Esperantisto de 1986, mi tre interesighas pri E-instruado.
Mi havas du blogojn: unu pritraktas teatron en esperanto kaj la alia enhavas miajn tradukojn el la esperanta literaturo en la galegan (ĉefe en la ortografio komuna kun la portugala). Bv. viziti kaj disvastigi ilin:

esperanto-teatro.blogspot.com.es

estrelasnanoite.blogspot.com.es

Translate into English

Occupation: instruisto kaj tradukisto

Interests:

Malpli etendighintaj lingvoj kaj lingvovariantoj (la sarda, la romancha, la arumana, kreolistiko...), literaturo, korpokulturado, vegetara kuirarto, naturismo.