Stanislavo's articles with the keyword: taglibroj

  • Taglibro de malliberulo: malĝusta nomo de la interesa esearo

    - April 27, 2013
    En esperanto-libraro maloftas eldonaĵoj pri aktualaj aferoj, aparte pri tiuj politikaj. Do mi senhezite aĉetis la libron de la iraka elmigrinto Hussain Mohammed Al-Amily dum la 97-a UK kaj forglutis ĝin dum revena flugo. Ĝi meritis tion.

  • Jurij-Raul Ervje, franco, kiu malkovris Siberion

    - December 30, 2012
    Nafto kaj gaso – jen du ĉefaj komponantoj de la bildo de la nuna Rusio. Nur malmultaj scias, ke tiu industrio eksplodis en la lando antaŭ nura duonjarcento, kiam en Siberio estis malkovritaj dekoj da grandegaj naftogasaj minejoj. Eĉ malpli multaj scias, ke tiun laboron gvidis homo kun franca familinomo, kies prauloj alvenis el tiu eŭropa lando. Kaj preskaŭ neniu, eĉ el inter liaj multjaraj kunlaborantoj, sciis kiom bonkora kaj amoplena povis esti tiu homo – grandega franco, kiu malkovris riĉaĵojn de Siberio.