Reto's articles with the keyword: verda movado

  • alproksimiĝas la datreveno de la verda movado de irano

    - 07 Jun 2010
    Baldaŭ la verda movado en irano unujariĝos. Nekredeble ... La foto diras ĉion kion oni povus priskribi ... Mi havis revon kaj tiun mi akiros!

  • ne kredu min silenta

    - 02 May 2010
    ĉu oni ne rajtas esti suspektindaj?!

  • Kaj "La strato" atingis min ...

    - 19 Dec 2009
    Ĉi vespere elirinte de la oficejo ĉe la pordo surstrate mi rimarkis jenan 4 paĝan "subteran" ĵurnalon kies nomo estas Ĥjaban ( La strato ). La ĵurnalo apartenas al "maldekstra movado" (mi hezitas diri al puraj komunistoj). Pri ĝi en interreto mi jam antaŭe estis informita sed neniam mi vidis ĝin en presita formo. La ĵurnalo ekaperis post la anarkioj de la sangoplena balotado cele informi la publikon. Post 28 jaroj unua fojo estas ke mi repalpas iun maldekstran ĵurnalo…

  • ĉi tie estas Tehrano!

    - 07 Dec 2009
    ĉi tie estas Tehrano! vidu pliajn fotojn ĉe: http://www.rahesabz.net/story/4993/#When:12:58:33Z

  • Verda Vendredo Por IRANO: Morgaŭ ...

    - 17 Sep 2009
    La lastan vendredon de Ramadan monato en Irano, ekde antaŭ tridek jaroj oni okazigas demonstracion kontraŭ "okupintiĝo de Palestino " kaj la tagon la registaro nomas: Gods Tago Estas unua fojo ke la registaro elkore deziras la popolo ne partoprenu en la demonstracio, ĉar la protestantoj al la malbonaj okazintaĵoj dum la pasintaj tri monatoj jam decidis verdkostume aperi surstratoj de la urboj tra la lando. La registaro ne kapablas nuligi la demonstracion kaj nek ka…

  • malbonŝancoj kiujn ne pripensis la puĉistoj en irano

    - 27 Jul 2009
    la puĉistoj fraŭdante la prezident-balotadon en irano ne pripensis jenajn problemojn: 1- spito de la popolo: Oni ne imagis tian insiston de la voĉdonantoj. Oni ne kapablis antaŭvidi la profundan furiozon de la popolo kiuj ŝajnis silentaj sed fakte estis fajro sub cindro. 2- senkapeco de la verda movado : la puĉistoj samtempe anoncante la (falsan)venkon de Ahmadineĵad arestis milojn da diversaj organizaĵoj soci-politikaj kaj parianoj por ĉesigi ajnan organizadon de protestado kaj mirinde…

  • Verda ondo ne trankviliĝas

    - 26 Jul 2009
    La verda ondo ne trankviliĝas en irano. Ĝi daŭras kaj daŭras, ŝajnas ke ĝis ĝia celo -demokratio sen ajna perfikso kaj infikso- en irano oni ne plu trankviliĝos. Nombro de la jam mortigitoj ĉiu tage pli kaj pli altiĝas sed mi ne konsideras timon inter la popolo. Tiu ĉi popolo jam preterpasis timon ... Ŝajnas ke oni jam findecidis ... Verda ondo kunprenas kaj ĉirkaŭbrakas ĉiujn ...

  • Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ...

    - 01 Jul 2009
    Ĉu la puĉistoj kaj la kompanio jam venkis kaj ĉio estas laŭ ilia gusto? گمان مبر که به پایان رسید کار مغان هزار باده ناخورده در رگ تاک است Ne konjektu ke la afero de amantoj finiĝis jam Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ekzistas en la vejnaro de vito De karmemora irana poeto Feridun Moŝiri La civila verda movado en Irano jam emas naskiĝi De irana artisto Mana Neyestani