Roland Platteau's articles with the keyword: rumeurs

  • Port-Royal - artikolo en Esperanto

    - 12 Jun 2017
    Henry de Montherlant (1895-1972) estis franca verkisto, kiu post verkinte en la periodo inter-du-militoj romanojn pri ŝato al taŭroludo, sporto, virecaj virtoj, virinoj, en la 40aj –60aj jaroj verkis serion da seriozaj teatraĵoj, el historiaj temoj, kiuj restas ĉiuj kiel ĉefverkoj de profundaj problemoj, historia skrupulo, psikologio, veraj tipoj de l’klasika gusto. Kaj kiel en ĉiuj «klasikaj» teatraĵoj, le por, la malpor kaj ĉiaj aliaj tezoj kaj antitezoj, estas sambone traktitaj kaj miksitaj. Unu el tiuj "La Mortinta reĝino" estis esperantigita de André Cherpillod. En1972 li iĝis blinda. Tiam li memmortigis. En lia testamento li diris, ke oni bruligu lin, kaj disĵetu liajn cindrojn super la forumo de Romo. La turistoj, kiuj vizitas tiun lokon nun, eble tretas la cindrojn de lia kadavro ! En unu el siaj famaj teatraĵoj, « Port-Royal » li traktas eventeton el la religia historio de l’franca 17-a jarcento, pri la disputoj okazintaj ĉirkaŭ la jansenisma movado http://eo.wikipedia.org/wiki/Jansenismo NB: la scenejo estas en la abatejo de Port-Royal jene prezentita sur la malnova 50 (sed forbarite de Ipernity nun !) franka monbileto : En tiu perfekte « klasikstila » teatraĵo li, viro de l’20-a jarcento, sukcesas paroli per la lingvaĵon de la 17-a jarcento, li ateisto paroligi kristaninojn kaj plenanime bildigi iliajn sentojn, kaj dum faranta kreadon de verkisto, resti skrupule fidela al la historiaj eventoj, ĝis en ties detaloj. Tiu historio pri religiaj disputoj 17-jarcentaj povus esti tute ekstertempiĝintaj (sed ĉu vere estas malvirto ? ĉu ne estas male plezuriga, kaj riĉiga, por ioma tempo eskapi al sia propra framo kaj fono kaj enigi sin en alian ? alilandan, aliepokan ?). Sed fakte tiuj kunpuŝiĝoj, tiuj disŝiriĝoj foje montras sin imprese « aktualaj » temoj ! juĝu mem. Jen eltiraĵoj de la teatraĵo :