MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...
-
La Aŭtunaj Muŝoj (8)
- 05 Mar 2018Karaj fidelaj legantoj, karaj geamikoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi tiun ĉi novan epizodon de via felietono, mian tradukon de la franca novelo "Les Mouches d'Automne" de Irène Némirovsky, eldonita en 1931. Mi deziras al vi agrablan legadon! Mi kore dankas al GINETTE, IVAR, ANJO kaj DOROTA pro ilia amika kaj senlaca valorega helpo!
-
La Aŭtunaj Muŝoj (4)
- 08 Feb 2018Karaj fidelaj legantoj, karaj geamikoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono. Agrablan legadon! Mi tutkore dankas al IVAR, ANJO, GINETTE kaj DOROTA pro ilia amika helpo!
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ (Irène Némirovsky) - 2
- 16 Jan 2018Karaj legantoj, karaj geamikoj, Mi invitas vin malkovri la duan epizodon de via nova felietono : jen mia traduko de tiu novelo (aŭ mallonga romano) de Irène Némirovsky. La rakonto temas pri la elmigrado de rusa familio kun ties fidela servistino pro la revolucio... Agrablan legadon! Mi kore dankas al IVAR, TJERI, ANJO, DOROTA kaj GINETTE pro ilia amika helpo.
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ (Irène Némirovsky) - 1
- 10 Jan 2018Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la unuan epizodon de nova felietono. Temas pri novelo, eĉ mallonga romano, de Irène NEMIROVSKY (1903-1942). Ŝi naskiĝis en Ukraino (tiam Rusia Imperio) en juda familio, kiu parolis la francan. Kiam komencis la Rusia Revolucio, ŝi migris kun sia familio al Francio, kie ŝi iĝis fama verkistino. Arestita de francaj ĝendarmoj kaj deportita, ŝi estis mortigita de la nazioj en Aŭŝvico (Auschwitz). Forgesita post la Dua Mondmilito, ŝi estas la sola verkisto, kiu ricevis la Premion Renaudot postmorte pro ŝia longa romano "Suite française" (2004). Ŝian novelon "La Balo" mi jam tradukis en Esperanto. (Ligiloj : www.ipernity.com/blog/mike59/685797 kaj ankaŭ ĉi tie: novajhoj.weebly.com/libroj-en-esperanto.html aŭ ĉe Facebook: www.facebook.com/groups/librejo/files ) Mi deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al IVAR kaj GINETTE pro la atenta legado kaj iliaj amikaj rimarkoj!!! Dankon al TJERI pro liaj klarigoj.
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (100)
- 24 Dec 2017Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Min plezurigas prezenti al vi la finan parton de tiu tre longa tradukado : jen la antaŭparolo, kiun mi unue decidis ne traduki, ĉar ĝi malkaŝas tro da aferoj kaj deprenas la suspenson de la rakonto... Ĉu ne pli taŭgus legi tion fine de la romano kaj nomi ĝin "postparolo"? Fakte la verkisto skribis sian romanon kvazaŭ temus pri vera historio, kiu klarigus plurajn realajn sed misterajn eventojn de tiu epoko... ... Tiel naskiĝis la legendo de la Fantomo de l' Operejo! Kun ties antaŭparolo, la romano estas nun kompleta! Mi deziras al vi tre agrablan legadon kaj kore dankas vin pro via daŭra intereso kaj apogo! Mi ŝuldas multe da dankoj al pluraj geamikoj, kiuj senlace helpis min per siaj valoregaj rimarkoj, proponoj, konsiloj, kuraĝigoj ...: precipe IVAR, GINETTE, ANJO, KATRINO, NOĈJO, CEZAR, JADRANKA... sed ankaŭ FILIP, DOROTA, PASCAL,TREVOR, TJERI, ROLAND.... Bonvolu pardoni se mankas kelkaj nomoj en tiu jam longa listo! ... kaj VIVU ESPERANTO!!! Por malkovri la komencon de tiu longa romano, jen ties ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (98)
- 11 Dec 2017Karaj legantoj kaj geamikoj, Jen la unua duono de l' Epilogo, kiu klarigas kelkajn misterajn eventojn de la rakonto. Mi deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al IVAR, ANJO kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj! Por malkovri la komencon de tiu longa romano, jen ties ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (94)
- 08 Nov 2017Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono... Jen la unua parto de la fina rakonto de l' Perso... Ĉu baldaŭ okazos la katastrofo?... Agrablan legadon! Por malkovri la komencon de tiu longa romano, jen la ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Mi tutkore dankas al IVAR kaj GINETTE pro la taŭgaj rimarkoj kaj daŭra helpo... kaj al NOĈJO pro lia amika apogo!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (92)
- 21 Oct 2017Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la fama franca romano de Gaston Leroux "Le Fantôme de l'Opéra" (1910) Mi tutkore dankas al IVAR, ANJO, GINETTE, NOĈJO kaj OREST pro la amikaj rimarkoj kaj kuraĝiga apogo!!! Por malkovri la romanon ekde ties unua epizodo, jen la ligilo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Agrablan legadon!
Jump to top
RSS feed- Latest photos where HORVÁTH János András appears - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter