Harri Laine's articles with the keyword: aglo

  • Reveninta de Afriko!

    - April  5, 2009
    Fiŝaglo hejmenflugis de Afriko!
    Hodiaŭ oni vidis la unuan fiŝaglon ĉe la nesto. En la sama tago estis pluraj raportoj kaj pri maragloj kaj pri (unu sola) fiŝaglo. La agloamikoj intense observos, kio okazos dum la sekvaj semajnoj. Ĝis nun oni ne vidis ringon ĉe piedo de iu el la agloj. Precipe multaj maragloj portas ringon, ĉar oni tre atente observas ilian nestadon kaj ringumas idojn jam en nesto. Antaŭ kelkaj jardekoj la maragloj preskaŭ formortis en Finnlando, sed nun ilia nombro iom post iom kreskas.

  • Ĉu jam maragloj certas pri sia venko?

    - April  3, 2009
    Noblaj aglomienoj
    Post mia blogaĵo de la 19-a de marto pli kaj pli certiĝas, ke ĉi-jare la fiŝagloj perdos sian neston kaj ke ĝin okupos paro de maragloj. La fiŝagloj ankoraŭ ne videblis, ili verŝajne estas survoje de Afriko al la nordo. Hodiaŭ, la unuan fojon mi vidis samtempe paron de geagloj en la nesto: unu el ili kuŝas tie, la alia staras ĉe la rando kaj observadas la ĉirkaŭon. Unu horon ili jam tiel postenis, kaj ŝajnas konsideri la neston sia propra hejmo (se mi ĝuste interpretas la noblajn aglomienojn).…

  • Ĉu venos agloj ĉi-jare? Kiuj agloj?

    - March 19, 2009
    Neĝo kaj glacio (4 marto)
    Naturon oni povas observi ankaŭ ĉe sia komputilo. En la mondo estas multegaj fotiloj kaj filmiloj kiuj daŭre faras bildojn pri bestoj kaj ilia natura ĉirkaŭaĵo kaj interrete peras tiujn ankaŭ al mia ekrano. Mia preferata bildo venas el nesto de fiŝaglo en la sudokcidento de Finnlando. Tie la fotilo nuntempe funkcias la tutan jaron, ankaŭ kiam la birdoj forestas en Afriko. Multaj TTT-fotiloj pri birdoj estas instalitaj en malvastaj nestoj, kaj oni vidas nur la kovantan birdon kaj poste la vivon d…

  • Trankvilo post sunsubiro

    - April  6, 2009
    Sereno post sunsubiro
    Kvieto regas ĉe la aglonesto. La suno subiris antaŭ 42 minutoj. Birdoj ne videblas. La brile blanka strieto dekstre de la nesto kaj la makulo sube reflektas lumon de la navigacia signala lampo lokita en la turo sub la nesto. La suno subiris je 20:28 kaj leviĝos morgaŭ je 6:38 (tio estas 17:28 kaj 3:38 laŭ la Universala Tempo). Post unu semajno la tago jam estos je 40 minutoj pli longa ol hodiaŭ. En la reta forumo de regulaj observantoj mi legis, ke hodiaŭ okazis ia konflikto ĉirkaŭ la 20-a…